Geografio >
Ameriko >
Usono >
Nov-Jorkio >
Novjorko > Manhatano
Manhatano (angle,
Manhattan) estas burgo kaj la centra insulo de
Novjorko. Ĝi estas la komerca kaj kultura centro de la urbo. La aliaj burgoj estas plejparte domaraj. Manhatano enhavas 1,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas insulo de cent lingvoj.
La nederlandanoj aĉetis la insulo en 1626? de la indianoj por 60 guldenoj? da komercaĵoj (ne la 24 dolaroj de mito). En 1664 la britoj forprenis la insulon.
La ĉefaj kvartaloj de Manhatano:
- [Wall Street]? - "Murstrato" - la financa centro de la insulo, se ne de la mondo.
- Midtown? - "Mezurbo" - centro de usona amaskomuniko (eldonejoj, televido, komerca propagando, ktp), modo, kaj la centraj oficejoj de grandaj kompanioj kaj de UNO
- [Greenwich Village]? - "Vilaĝo de Grenviĉo" - tradicie juna kaj avangarda, sed nun plejparte juna kaj profesia
- Harlem? - la kultura ĉefurbo de nigra Usono
- [Upper East Side]? - "Supra Orienta Flanko" - muzeoj kaj la apartamentoj de la riĉularo
- [Upper West Side]? - "Supra Okcidenta Flanko" - apartamentoj de la profesiuloj
- Broadway? - "Larĝa Vojo" - centro de usona teatro
Broadway ankaŭ estas strato: en la tempo de la indianoj, ĝi estis la ĉefa vojo trans la insulo. Nun ĝi estas longa strato.
Manhatano estas la centro de fervojoj kaj aŭtovojoj de Novjorko kaj ĝiaj antaŭurboj.
La riĉaj kaj la malriĉaj loĝas en Manhatano: la burĝaro estas juna kaj malgranda.