[Hejmen]Hobeso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 7-a revisio:
Tomaso HOBESO (1588-1679) (angle, Thomas Hobbes, [Ta'mas Habz]) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo . Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso ili ankoraŭ estis duone antaŭmodernismaj; Hobeso, aliflanke, estis plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo? estas tute moderna. En politika filozofio, Hobeso estas la baptopatro de la [banana respubliko]?.

Vivo

Havinte nur 15 jarojn, Hobeso iris al Magdalena Kolegio de Oksfordo? je 1603, diplomiĝinte en 1608. En 1629 li enangligis Tucididon?, la greka historiisto (la traduko restas unu el la plej bona en la anglan de Tucidido) kaj komencis studi Eŭklidon?. Hobeso ĉefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito. Dum la milito, Hobeso sekvis la familion al Francio, kie li loĝis dum 1640-51. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo, Gassendi kaj Kartezio. En 1646 en Parizo, li instruis la estontan anglan reĝon, Karlo II, kaj komencis verki sian majstran verkon, la Leviathan. Je ĝia eldono, en 1651, li malamikigis la eklezion en Francio pro ĝia tuta materialismo, kaj tial li revenis al sia patrolando.

Verko

Lia majstra verko estas la Leviathan. En ĝi li klarigas sian teorio?n pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Ĝi enkondukis du grandan disvolviĝon:

La Leviathan estas fama precipe por ĝia politiko: Laŭ Hobeso, homo estas nature egoisma, sia vivo "aĉa, besta, mallonga". Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, ĉiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan politikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca reĝo aŭ registo. Tia registo estas super leĝo, estante la leĝo mem. Kvankam la nuna civitano ne konsentis al tia civito, ĉar siaj antaŭuloj tiele konsentis kaj fordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraŭ restas valida. (Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malriĉa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stulteco).

La rezulto de la rezonado de Hobeso favoris reĝecon, sed lia metodo pli poste estos uzita por subteni demokration. Hobeso opiniis ke demokratio estas malbona reĝimo: ĝi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Ĝi estas malbona ideo disvastigita de la klasikaj libroj de la grekoj. En tio, Locke tute malkonsentis, estinte lia ĉefa kontraŭulo en politika filozofio.

Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita eĉ de Markso. Antaŭ Hobeso, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple, Platono), per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp.

Post Morto

Lia politika filozofio ne estis akceptita nek en sia tago nek nia, nek de la demokrato, la reĝisto nek la marksisto. Tamen ĝi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico, Bentham kaj Mill?.

Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto estis pluigita de Spinozo, Rousseau kaj Locke.

Kvankam atakita en sia tago, sia materialisma mondbildo nun estas vulgara en la Okcidento, precipe inter siaj samlingvanoj. Lia baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materialistan klarigon pri konscio kaj menso.

Alivorte, dum la rezultoj de Hobeso ne daŭris, sia metodo kaj antaŭsupozitoj ja daŭras kaj influas la modernan mondbildon.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 24, 2002 10:20 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: