La ĉefaj partoj de la Biblio:
La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekologo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo? kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La grekoj nomis la kvin librojn la Pentateuĥo, kaj modernaj judoj nomis ilin la Toraho (la instruo). (Notu, ke iafoje "toraho" signifas la entutan malkaŝon de Dio -- la tanaĥo kaj la Talmudo).
La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiu parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Israelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Israelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.
ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp. La psalmoj de Davido, la sentencoj de Salomono, la rakonto de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.
libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon kiel edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksoj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifon en siaj biblioj. La libroj Susana, Bel kaj La Drako estas trovita en la finaj ĉapitroj (13-14) de Daniel.
priskribas la instruon, vivon, krucumadon kaj releviĝon de Jesuo Kristo, kiu laŭ kristanoj, estas la atendita mesio de la profetoj de la juda biblio.
historio de la fruaj jaroj de la eklezio kiam kristanismo estis disvastigita al la orienta Mediteraneo.
leteroj de la apostoloj Paŭlo, Jakobo, Petro, Johano kaj Judas al la fruaj kristanaj preĝejoj.
priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la tagon de juĝo kaj la fondon de la nova mondo.
La historioj kaj rakontoj en la Biblio ne estas akademiaj, sciencaj aŭ ĵurnalistaj, sed priskribas per ekzemplo la rilaton inter Dio kaj homo, la mondbildon? kaj doktrinon de judismo kaj kristanismo.
La Talmudo?: parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno?, kaj ĝia komentaro (la gemaro?), finfine estis enskribita en la jarcento VI. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ multe scias) la Talmudon.
La Korano: Laŭ islamo, la kulmino de la Biblio estas la Korano : dum la Biblio estas la difektema Vorto de Dio, la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio.
La Biblio en Esperanto:
/Priparolu?