Albiganismo estis herezo dualisma. La universo estas lukto interdu dioj:
Ni estas animoj kreitaj de Dio, loĝinte en la ĉielo, enparadizo, sed Satano trompis kaj kaptis nin, malliberiginte niajnanimojn en korpojn karnajn, metinte nin en lian mondon, la tero, kiuen realo estas la infero. La materia mondo kreita de Satano estasnature korupta, tial homo, en korpo karna, estas nature pekema. Sed porliberigi nin el ĉi tiu infero, Dio sendis al ni Jesuon Kriston.
Jesuo Kristo ne estis Dio mem, sed kreito de Dio. Ĉar li estisperfekta, lia korpo ne estis karna sed de ĉiela esenco, per kiu li enirisen la orelon de Maria. Lia naskiĝo kajsuferado estis ŝajna kaj ne efektiva. Li savas nin ne per lia sango kajsuferado sur la kruco (kiu estis falsaj), sed sole per lia ekzemplo kajinstruo.
Nur la ĉielo (paradizo) kaj la tero (infero) ekzistas -- ne estaspurgatorio?. Se vi mortas en peko, vi vivas denove en alia korpo per latransmigrado de la animo; se vi mortas pura kaj sen peko, via animoreiros al la ĉielo, sed via korpo ne releviĝos. Ĉiu animo estos savitaantaŭ la fino de la mondo.
Laŭ katolika doktrino, por komparo, Dio kreis la teron kaj laĉielon, la materian kaj la spiritan. La materia mondo, por si mem,estas bona ĉar ĝi estis kreita de Dio. Peko eniris la mondon ne perla naturo de la mondo, sed per la originalo peko de Adamo?, la unuahomo, kiu ruinigis nian naturon. Satano ne estas dio, sed ribelantaanĝelo. La peko de Adamo kaj Satano ne estis de siaj naturoj, sed de agode la volo, de ilia fiereco, kiuj turnis sin kontraŭ Dio. Jesuo ne estaskreito sed Dio mem kaj lia korpo estas karna, lia suferado tre reala. Kiamvi mortas, via animo iras al la infero, la purgatorio aŭ la paradizo, laŭvia peko, kaj, je la fina tago de la mondo, Jesuo revenos por juĝi lamortintojn kaj la vivantojn, relevinte ĉiujn en karno.
Por forlavi la pekon de animo kaj certigi ĉielan postmorton, laalbiganistoj praktikis ne lakatolikajn sakramentojn (kiuj estas koruptaj ĉar ili uzas materiaĵojn-- pano, vino, akvo, oleo, ktp) sed la nova sakramento de konsoleco(latine, consolamentum) kaj, laŭ neceso, rekonsoleco(reconsolatio). La esenca rito estis la surmetado de manoj. Ĝi ofteestis ricevita sur la mortolito kaj, se oni resaniĝas, sinmortigo perveneno aŭ malsato estas laŭdinda. La preparado por la sakramentoestis tempo de studo kaj pentofarado. Infanoj ne povis ricevi lasakramenton.
Inter la albiganistoj, estis du klasoj:
La albiganistoj estis regata religie de episkopoj kaj diakonoj,kaj eble papo?. Nur la perfektuloj povis estiepiskopoj aŭ diakonoj.
La deveno de albiganismo estas nekonata -- ĝi subite aperis en sudaFrancio en la jarcento XI -- sed la rito kaj doktrino estas strange similajal iuj antikvaj herezoj de la Eklezio, ekzemplegnostikismo.
Albiganismo aperis antaŭ 1022 en suda Francio ĉirkaŭToulouse, la epicentro de la herezo. Suda Francio tiam estis laekonomia mastro de la okcidenta Mediteraneo, kaj estis la plej riĉa,altkultura kaj avangarda regiono de la tiama Okcidento. Feŭdalismo ekismalaperi. Religie, la popolo estis tre tolerema kaj la katolika pastrarodiboĉa. La ĉefepiskopo de Narbonne, diris la papo, havis monujon porkoro.
La disvastigado de albiganismo estis grada kaj paca: la anoj simpleĉesis iri al preĝejo kaj anstataŭ sekvis unu el la centoj deperfektuloj. Ĝi ne estis herezo brua kaj ribelema, kielprotestantismo en la jarcento XVI, sed kvietakaj paca, kio trompis la Eklezion.
Unue la katolika eklezio batalis kontraŭ la herezo per norma ekleziadisciplino kaj predikado. Sed la herezo floris tiel ke dum 1150-1200ĝi estis organizita kiel kontraŭeklezio kiu estis subtenita de laeta nobelaro. Laŭ Sankta Dominiko?, la predikantoj estis tro pompajpor influi homojn kontraŭ la bonaj homoj, kiuj vivis simple kajmalriĉe. Tial Dominiko kaj aliaj monaĥoj vivis kiel la perfektuloj,predikinte kaj almozinte. Sed eĉ tio ne turnis la koron de la plimulto dela herezuloj. Dominiko, forirante el Francio, avertis, "Nun ni instigosprincojn kontraŭ vi kaj multegoj pereos." Bedaŭrinde, li pravis. Laherezo nun estis herezo de mil urboj kaj unu triono de la loĝantaro desuda Francio.
En 1194 la grafo de Toulouse, Rajmondo VI, decidis subtenila herezon. Vidinte laman perfektulon kuŝanta en la strato, li diris, "Mipreferas esti ĉi tiu homo ol reĝo aŭ imperiestro." La papo, InocentoIII, ekskomunikigi lin, sed vane ĉar suda Francio estis tro tolerema.Rajmondo mortigis la sendinton de la papo, ago rara antaŭ la Renesanco.
Inocento fariĝinte konvinkita ke milito estis neevitebla, petis lareĝon de Francio krucmiliti kontraŭ la herezaj princoj de la sudo. Labatalo kontraŭ islamo nun turnis kontraŭ kristanaj herezuloj. Lakrucmilito daŭris dum 1209-29 kaj fargixis milito depolitikaj ambicio, grandaj masakroj, brulantaj perfektuloj kaj brulantajvilaĝoj. En Beziers, la tuta loĝantaro, albiganistoj kajkatolikaj, estis mortigita de la glavo, eĉ tiuj, kiuj estis en lakatedralo. "Mortigu ĉiujn. Dio konos siajn" estis la devizo.
En 1213 la milito turnis al la favoro de la katolikajarmeoj. La milito estis batalita kastelo post kastelo (ekzemple, lakastelo de Foix, kies bildo staras ĉe la kapode la artikolo). En 1229 la reĝo fine venkis la sudon,savinte Francion kiel nacio kaj katolikismon kiel eklezio, kajdetruinte Provencion kiel nacio kaj albiganismon kiel religio. Se lareĝo kaj papo malvenkis, la Okcidento estus ŝanĝita profunde.Kvankam la katolika eklezio apenaŭ venkis, ĝi ja venkis. En lajarcento XVI, ĝi ne povos venki kontraŭ protestantismo (kajinverse), tial protestantismo travivas ĝis nia tempo, albiganismone.
Post la milito, la katolika eklezio fondis la Inkvizicion portute elradikigi la herezon. La inkvizicio kontraŭ la albiganistoj,kondukite de la dominikanoj, la ordo de fratoj fondita de Sankta Dominiko,ne uzis torturon (kiel en la Renesanco), sed la leĝa procedo ne sufiĉegardi la senkulpajn. La perfektulo estis brulita, kaj la kredanto perdissiajn posedaĵojn kaj devis porti flavan krucon sur sia vesto, dumla resto de sia vivo.
Post tempo albiganismo grade velkis, malaperinte je la fino de lajarcento XIV.