Kion vi pensas pri havi la liston de la 20 plej grandaj urboj en la cxefa pagxo de Geografio kaj havi kompletan liston de urboj en la pagxo de urboj laux lando? --Chuck SMITH |
Sed ankaŭ la PMEG havas Sud-Koreo kaj Nord-Koreo, kaj diras, ke la ĉefurbo de Birmo estas Mjanmao. Vidu [[1]] [Werner Moeller]?
"Kore-o" estas homo korea, "Kore-io" estas la nacio korea. --Stefano KALB
Demandeto pri urbonomo... Ĉu "Losanĝeleso" aŭ "Losanĝelo" por "Los Angeles"? Aliloke mi (ĝis nun) vidis nur "Losanĝeleso", sed "Losanĝelo" troviĝas en kelkaj paĝoj ĉi tie (Usono, [Naomi C ampbell]?, kaj Elizabeth Taylor), kaj "Los-Anĝeles" en unu paĝo (Molokanismo). Serĉante aliloke en la interreto, mi trovas eĉ "Los-Anĝeleso" kaj "Los Anĝeleso". Plej bona, laŭ mi, estas "Losanĝeleso" (simple unuvorta, kaj konservinta ĉi un literon), sed mi volis demandi aliulojn antaŭ ol oni devus (re)reŝanĝi ĉiun riferencon. --Brion VIBBER
Peter Benson, en Comprehensive English-Esperanto Dictionary" p.307 diras "Los-Anĝeleso." Werner MOELLER
Dankon. (Ŝajne mi devas mendi e kzempleron de tiu! Mi havas nur la vortaron JC Wells, kiu ne entenas multe da geografiaĵoj.) Ĉu ankaŭ San-Francisko, San-Diego, ktp? --Brion VIBBER
"Losanĝelo" devenas de la Esperanto->Angla vortaro de Montague BUTLER, kiu ŝajne preferas vortojn de malmultaj silaboj. -- Stefano KALB
"Los-Anĝeleso" (kaj, alternative, "Losanĝeleso") estas proponita de la PMEG. Laŭ Google, "Los-Anĝeleso" klare estas la plej preferata formo en la reto. -- Stefano KALB
Wow! Mi ŝatas la bun tajn kontinentajn mapojn. Bonege! [Werner Moeller]?
Mi intencas fari similan navig-sistemon por ĉiuj lingvoj, sed nun tro lacas! ;-) Ĉu plaĉa ideo?
[[Bjørn A. BOJESEN]]
Mi aldonis multajn artikoletojn pri ĉiuj geografiaj objektoj (montoj, maroj, riveroj, ...) kun difinoj kaj listoj kaj samloke, en la dua nivelo, ligis ilin kun la konkretaj objektnomoj. Al mi ŝajnas ke estos pli oportune havi sur la ĉefpaĝo pri Geografio, nur ligilojn unuagradajn: objektoj, sciencoj k.s. Eĉ la liston de la landoj dislokigi sub la artikolo "Landoj", liston de urboj - sub la artikolo "Urboj", k.t.p. Kion vi pensas pri tiaj ŝanĝoj ?
Mi tute samopinias. Eĉ oni ne bezonas propran listigon de urboj, krom la plej grandaj: Aliajn oni povas trovi sub la ĉiukaza lando. Do, ni ŝanĝu baldaŭ, se pli ol ni konsentas. --[[Bjørn]]
Mi ankaŭ konsentas --Stefano KALB
Kion vi pensas pri havi la liston de la 20 plej grandaj urboj en la ĉefa paĝo de Geografio kaj havi kompletan liston de urboj en la paĝo de urboj laŭ lando? --Chuck SMITH