[Hejmen]Oksigeno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La svedo [Carl Scheele]? kaj la anglo [Joseph Priestley]? malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier? ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)

Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso?. Ordinara oksigena molekulo havas du oksigenajn atomojn (O2). Ozono? havas tri oksigenajn atomojn (O3)

Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur plurajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino?, oleo?, mazuto?, karbo?, kaj ligno?. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero? estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo? (H2O) estas oksigeno.

Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la proceso de fotosintezo?.

La ŝtala industio uzas oksigenon por produkti ŝtalon. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en spacroketoj?.

 Atomnumero 8
 Atompezo 15.9994

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 25, 2002 1:34 pm by Jacob SCHWARTZ (diferencoj)
Serĉu: