[Hejmen]Marso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Astronomio > Planedoj > Marso

  • Nomo: Marso (Sol IV)
  • Alteco: 6794 km
  • Pezo: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
  • Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
  • Tago: 88,6426 ks (24h 37m 22,6s)
  • Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito?)
  • Temperaturo?: 190-240 K
  • Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono (premo: 7 mb)
  • Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ Melanezianoj)
  • Lunoj: 2: Fobo?, Deimo?
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.

Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, sia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble unufoje havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj lasi grandan floradon de vivo : la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, vi estus tre malvarma sed via sango bolus!


La surfaco de Marso fotografita per la spacprobo Viking?.
[Pligrandigu bildon]

Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama.

La nordo atestas pri antikva akvofluado -- pri riveroj kaj eĉ granda maro -- sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.

Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbona dioksida ĉe la sudo.

Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons, kiu estas 24 km de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2-7 km en profundeco. En la sudo estas kratero estanta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundeco: Hellas Planitia. Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.

(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso subtenas -- nun aŭ iam -- vivon?

Tra la jarcento X, la penso kaj kredo pri la ekzisteco de marsa vivo alternadis:

Dum la 1930-oj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probable ke usona radioprezento de La Milito de Mondoj, romano de [H.G. Wells]? pri invado de Tero de marsanoj, estis kredita kiel pravaj novaĵoj!

Tia kredo en anglelingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaperelli?. En 1877 li diris ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal -- kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono? en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiaj kanaloj artefaritaj, produkto de civilizo? mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H.G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj [Edgar Rice BURROUGHS]? en la 1930-oj en sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano?, homo de la ĝangalo).

Sed dum la 1960-oj kaj 1970-oj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el siaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Mankinte sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.

Sed dum la 1990-oj, la bildo ŝanĝadas ankoraŭ denove. En 1996 roko de Marso kiu falis al Tero estis eltrovita kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj kiuj ordinare estas formigitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005?, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis, kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon. Por vidi la plej aktualajn bildojn, klaku ĉi tie.

En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programo?n por Marso kaj sia espero revenigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.

La sekvonta roboto kiu iros sur Marso estos Beagle 2 el Eŭropo (Beagle 1 estinte la ŝipo de Darvino). Ĝi alvenos je 2003.

En 2003, Marso estos 56 milionoj km proksima de Tero -- la plej proksima ĝis 2287.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 12:29 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: