[Hejmen]Suno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La suno estas la stelo?, kiu estas la centro de nia sunsistemo?. La planedoj kun siaj lunoj?, la asteroidoj?, la kometoj?, kaj la meteoroidoj? iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.

Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas [Alpha Centauri]?. La lumo de tiu stelo daŭras 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno daŭras nur 8,3 minutojn por atingi nin.

La maso? de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato. La suna maso estas 331.950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.

La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio? la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝis en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭras 5 mil milionoj da jaroj plu.

Ni povas vidi la sunan koronon? dum totala suna eklipso?. Tiam la astronomoj povaj studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetigixas de la suna kromosfero?. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn?, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomnikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 3, 2002 2:00 pm by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: