[Hejmen]Shakira

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira] (1977 - ) estas pop-muzikisto el Kolombio. Ŝi ludis gitaron? kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infaneco, kaj famiĝis tra Latinamerikon? en 1998. Ŝi estas populara en Latinameriko, Hispanio kaj Turkio, sed ĝis nun estas preskaŭ nekonata en Usono, Nederlando kaj Germanio. Ŝi nun penas famiĝi en la angleparolanta mondo: ŝi blondigas sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko?. Ŝi kantas plejparte en la hispana, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba?.

Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de memesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Angleparolantoj emas kompari ŝin al [Alanis MORISSETTE]?.

Ŝi estas amiko de la kantistino [Gloria ESTEFAN]? kaj ŝia edzo, kiuj ŝin helpis.

Shakira estas nomo araba kiu signifas "virino gracoplena". Ŝia patro venis el Libano.

Ŝi havas grandan domon en Miami?, Florido?, Usono.

Shakira estas la vizaĝo de [Calvin Klein]? en Latinameriko kaj aperas en reklamoj por Pepsi? en Usono.

Diskografio:


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 12, 2002 5:16 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: