(plusendita de Quran)

[Hejmen]Korano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Notu: la artikolo plejparte priskribas la Koranon laŭ la islama kompreno -- almenaŭ kiel mi povas kompreni ĝin.

Laŭ islamo, la Korano (arabe, Quran) estas la sankta libro, la Vorto de Dio, kulmino de la Biblio. La Korano priskribas la islaman kredon. La Korano estis diktita dum 23 jaroj en la [jarcento VII]? de la [Anĝelo Gabrielo]? al la profeto Mohameto. Mohameto unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilo, sed poste li povas aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. Nur post lia morto la Korano estis inkigita kaj ricevis ĝian finan formon (sub la rego de Utmano? , 644-56). Ĝi enhavas 114 ĉapitrojn (nomite surah), ordigitaj ne laŭ temo sed ĝenerale laŭ longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la strukturo de la Korano, ĝi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.

La profeto Mohameto ne faris miraklojn, kiel Jesuo KristoMoseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.

Al kristano aŭ judo, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano estas tre konataj: Adamo?, Noah?, Jozefo?, Moseo, Maria kaj eĉ Jesuo ; Dio, kiu estas unusola, ĉiopova, ĉioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Juĝo, anĝeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero? (la Fajro) por la aliaj, ktp.

La samaj rolantoj, la samaj lokoj, sed malsama interpreto. Ekzemple, la Korano vidas la Leĝon de Moseo kiel profunde saĝa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por homaro. Ĝi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel la kristano kredas, sed kiel tute homa profeto laŭ la modelo de Noah kaj Moseo.

La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laŭ la Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noah, Moseo aŭ Jesuo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohameto, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!

Laŭ islamo, la Korano ne estas biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis ĝian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj eĉ profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaŭ la miskompreno pri Jesuo necesigis la Koranon.

Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio? kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.

Kie kristanismo estis disvastigita de eklezioj, islamo estis disvastigita de libro, la Korano. Kie en kristanismo la granda miraklo estas homo -- Jesuo -- en islamo, la granda miraklo estas libro -- la Korano.

Estas Esperanta traduko de la Korano (La Nobla Korano, trad. Italo Chiussi. Teherano, 1977), kvankam ŝajne ne en interreta formo. Vidu Libroservojn.


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 13, 2002 11:53 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: