[Hejmen]Merkuro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Astronomio > Planedoj > Merkuro

  • Nomo: Merkuro (Sol I)
  • Alteco: 4878 km
  • Pezo: 0,330 . 1024 kg (0,06 da tero)
  • Lok o: la 1-a planedo, 57,910 milionoj km for de la Suno (0,38 AU).
  • T ago: 5067,36 ks (58t 15h 36m)
  • Jaro: 7,601 Ms (87,97 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
  • Koloro: flava
  • [Te mperaturo]?: 452 K (700K tage, 100K nokte)
  • Atmosfero: iomete d e hidrogeno kaj heliumo
  • Lunoj: 0
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.

Merkuro estas la unua planedo, la plej proksima al la Suno. Kun Venuso, ĝi ankaŭ estas l a plej varmega: 700 K dum tago, sufiĉe varmega pro fandi plombon. Sed spite de ĝia proksimeco, la merkura nokto estas tre malvarmega: nur 100 K d um nokto, pro la manko de densa atmosfero?.

Merkuro estas pli malgranda ol Marso sed p li granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Fakte, ĝi aspektas simile al la Luno: la supraĵo estas plena de krateroj kaj montoj. La krateroj estas f ar itaj de la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel la Luno, sed la krateroj estas plejparte pl i grandaj ol la de la Luno ĉar apud la Suno, astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1300 km en diametro, 3,6 miliardja roj en aĝo. La frapo kiu kreis ĝin estis tiel giganta ke ĝi sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.

Unu mistero pri Merkuro estas ĝia forta magnetopovo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi sugestas ke Merkuro unufoje estis multe pli granda aŭ la Suno multe pli brila.

La tago de Merkuro estas la plej longa -- 176 tertagoj -- kaj -- estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj)! Merkuro turnas -- tiel malrapide kaj iafoje iras tiel rap ide ĉirkaŭ la Suno ke la Suno iafoje ŝajnas halti en la ĉielo kaj iri malantaŭen!

Pro ĝia proksim eco al la Suno, Merkuro estas malfacile studi. Fakte, unu flanko de la planedo estas tute nekonata! La plimulto de nia scio pri Merkuro devenas de tri vizitoj de Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam orbitis Merkuron aŭ staris sur ĝia supraĵo. Nia nuna scio pri Merkuro similas tion pri la Luno ĉirkaŭ 1950.

Tiu ĉi mozaiko de Merkuro fotografis per la Mariner 10 spaco-roboto dum sia alveno je la 29-a de marto, 1974. La mozaiko konsistas el 18 bildoj, kiu fotografis je 42 sekundoj intervaloj kiam la spaco-roboto estis 200.000 km (proksimume 6 horoj antaŭ sia plej proksima aliro) ĉe la planedo. [Klaku tie cxi por granda versio]

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 1, 2002 12:17 pm by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: