[Hejmen]Nordokcidentaj Teritorioj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Northwest Territories [NORth-ŭest TER-i-tor-iz]---france les Territoires du Nord-Ouest

La Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado havis loĝantaron de 37.360 en 2001, kaj areon de 1.305.230 km2. Ĉi tiu vasta regiono situas norde de Alberto kaj Saskaĉevano, oriente de Jukonio, kaj okcidente de Nunavuto. Ĝi inkludas kelkajn insulojn en la [Arkta Oceano]?.

Nordokcidentaj Teritorioj kuniĝis al la Konfederacio la 15an de julio, 1870. La ĉefurbo estas Yellowknife? (16.541 en 2001), sur la norda bordo de la [Lago Great Slave]?.

Inter 1770- 1771, [Samuel Hearne]? esploris la Rivero Coppermine kaj la Rivero Slave, kaj la Lago Great Slave. En 1819, [William Parry]? malkovris multajn insulojn en la Arkta Oceano. Inter 1903 kaj 1906, [Roald Amundsen]? estis la unua homo por finfine malkovri la [Nordokcidentan Pasejon]?, maran vojon norde de la nordamerika kontinento.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 12:02 pm by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: