[Hejmen]Klasika Latina

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino > Klasika
La klasika latina estis la latina lingvo de la registaro kaj alta literaturo de Romio?. Eĉ en la tempo de Julio Cezaro, ĝi ne jam estis la lingvo de la strato, la vulgara latina.

La ora epoko de literaturo latina estis en la jarcento -I (la fina jarcento de la Romia Respubliko?) sub la plumo de Cicerono?, Cezaro, Lukrecio?, Katulo? kaj aliaj.

La jarcento sekvinta (la unua de la Imperio?) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio?, Ovidio, Lukano? kaj aliaj.

La klasika latina plejparte malaperis post la [jarcento IV]? kiam la nova kristana intelektularo prefere skribis en la vulgara latina anstataŭ la klasika.

La humanistoj? de la Renesanco restarigis la klasikan latinan kiel [humanista latina]? en la [jarcento XV]?.

Prononco

La prononco de la klasika latina lingvo estas plejparte rekonstruita de klasikistoj kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj el aliaj lingvoj, kaj la evidenco de poezia metro, rimo, kaj vortludo.

Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la latinidaj lingvoj:

Gramatiko

Klasika Latino estis tre fleskia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.

Ĉe la substantivo kaj adjektivo estas ses kazoj, kies formoj malsamas laŭ la nombro, genro, kaj deklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto "amicus" (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):

kazosingularopluraloproksimuma traduko
nominativoamîcusamîcîamiko(j)
genitivoamîcîamîcôrumde amiko(j)
dativoamîcôamîcîsal amiko(j)
akuzativoamîcumamîcôsamiko(j)n
ablativoamîcôamîcîsel/per amiko(j) (aŭ post prepozicio)
vokativoô amîceô amîcîho amiko(j)!

Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per prepozicioj kune kun la ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj hindeŭropaj lingvoj enhavis du pliajn kazojn: la instrumentalon kaj la lokativon. En la latina, la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.

En la vulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du, nominitivo/akuzativo kaj genetivo/dativokaj, kaj poste estis anstataŭitaj per prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj latinidaj lingvoj, nur la rumana? ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.

La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:

La verbo flekcias laŭ la nombro (singulara, plurala) kaj persono (unua, dua, tria) de la subjekto kaj laŭ tempo (prezento, imperfekto, pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto), aktiveco (aktivo, pasivo) kaj modo (indikitivo, subjunctivo, imperativo). Ankaŭ estas la infinitivo, la adjektivigaj participoj (prezenta, perfekta, futura), kaj la substantivigaj gerundo kaj supino

Adverboj kaj kunjunkcioj ne fleksias. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, kiel la nuntempaj [slava lingvaro]?. La artikoloj de la latinidaj lingvoj evoluis el la demonstraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illud).

La ĝenerala vortordo de la klasika latina lingvo estas SOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 14, 2002 5:45 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: