[Hejmen]Epikuro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Epikuro (-341 al -270) (greke, Epikouros; latine, Epicurus) estis greka filozofo de Ateno? kiu fondis epikuranismon, unu el la kvar ĉefaj skoloj de greka filozofio, kune kun platonismo?, aristotelanismo? kaj stoikismo?. Epikuranismo floris de la jarcento -III al la jarcento II. En ĉi tiu epoko, filozofio ne estis abstrakta, intelekta ludo, sed la vera gvidilo al vivo. Tial, kvankam epikuranismo estas kosmologio, ĝi ĉefe estas etiko? pri vivo. Ĝi estas materialisma (sed ne ateista) filozofio, bazita sur la atoma fiziko de Demokrito. Laŭ Epikuro, la celo de vivo estas trankvilo, kiu estas atingita per la evito de doloro kaj la malevito de plezuro, precipe per la jenaj principoj:

  1. Ne timu dion: la dioj ja ekzistas, laŭ Epikuro, sed ili volas vivi trankvile, tial ili ne zorgu pri homoj. En la materialisma filzofio de Epikuro, eĉ la dioj estas faritaj de atomoj (kvankam ili estas senmortaj). Ĉar la mondo nur estas atomoj moviĝantaj, ĉio okazas tute hazarde, tial nia sorto ne estas la produkto de la malbona aŭ bona volo de dioj, sed hazarda.

  2. Ne zorgu pri la morto: je morto, la animo, farita de atomoj, disiĝas kaj malaperas. Morto estas la manko de doloro kaj la manko de plezuro, tial ĝi ne gravas. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, vi ne devas zorgi pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.

  3. La bona estas facile havebla: laŭ Epikuro, la homo povas kontente vivi sole sur "akvo kaj hordekukoj".

  4. La malbona estas facile elportebla: Laŭ Epikuro, malsano kaj doloro estas aŭ akra sed mallonga, aŭ longa sed malakra.

Laŭ Epikuro, la bona kaj malbona ne estas afero de moralo, sed afero de plezuro kaj doloro. Ĉar la plezuro kaj doloro de la menso estas pli grava ol la de la korpo, Epikuro celis mensan plezuron -- trankvilo de la menso -- pli ol karna plezuro. Por atingi trankvilon, la virtoj de prudento, honoro kaj justeco necesas. Amikeco ankaŭ helpas, sed familio kaj politika agado malhelpas. Epikuro mem ne edziĝis kaj vivis simple kun siaj studentoj en la Ĝardeno en Ateno. La Ĝardeno, ĝardeno kaj domo kiujn Epikuro aĉetis, fariĝis la centra lernejo de epikuranismo de -310 al 529.

Kvankam Epikuro kredis al materialismo, li kredis nek al ateismo nek al determinismo:

Epikuro verkis almenaŭ 42 librojn, sed el lia plumo, ni nur havas parton de du libroj kaj kelkajn leterojn. La majstra verko de epikuranismo, tamen, ne estas de Epikuro, sed de Lukrecio: la bela poemo De Rerum Natura (-50).

Post la morto de Epikuro, epikuranismo disiĝis: unu sekto emfazis la simplan vivon de Epikuro, la alia plezuron. Sinmortigo ankaŭ fariĝis aprobita. Epikuro staris kontraŭ sinmortigo ĉar ĝi implicas ke la malbona ne estas facile elportebla.

La precipa rivalo de epikuranismo estis stoikismo, kiu emfazis devon anstataŭ plezuro. Post la jarcentoj II, epikuranismo estis preterpasita de stoikismo kaj kristanismo por la mensoj kaj koroj de okcidentanoj. En la jarcento VI, la imperiestro Justiniano fermis la grekajn lernejojn de filozofio, inkluzive de la Ĝardeno.

Epikuranismo dormis ĝis la Renesanco, kiam la antikvaj verkoj estis denove eldonitaj (Lukrecio en 1474) kaj la nova kosmologio de moderna scienco fariĝis materialisma, favorinte ideojn epikuranismajn inter filozofoj kaj vulgaruloj.

Famaj epikuranoj:

Gassendi adoptis la atoman fizikon de epikuranismo sed diluis la moralon laŭ kristana gusto. La verkoj kaj studentoj de Gassendi influis je Locke, Boyle? kaj Neŭtono, inter aliaj.

La romaj poetoj, Vergilio kaj Horacio? estis influitaj de epikuranismo.

Famaj kontraŭ-epikuranoj: Cicerono?, Plutarko?, Origeno kaj Aŭgusteno.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 31, 2002 11:26 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: