[Hejmen]Historio de Larry PAGE 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Revizio 2 . . February 16, 2002 12:07 pm fare de Stefano KALB
Revizio 1 . . February 15, 2002 9:22 am fare de Stefano KALB [alidirekto al Larry Page]
  

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1c1,16
#REDIRECT Larry Page
Komputiko > Google > Larry PAGE


Larry PAGE [pejgx] (1973 - ), usona komputikisto, estis unu el la du inventistoj? de Google, kiun li kreis kun [Sergey BRIN]? dum 1996 - 1998, kiam ili estis studentoj cxe Stanford?. Page nun estas prezidento de teknologio cxe la kompanio Google en la [Mountain View]?, Kalifornio kaj estas tre ricxa. Kvankam li fondis la kompanion kun Brin, ili prudente rekonis sin kiel komputikistoj, ne kiel kapitalistoj.

Cxe Stanford, Page estis studento de [Terry WINOGRAD]?. Google originale estis studenta esploro, kiun Page kaj Brin nomis BackRub ("Masagxo de Dorso"), cxar gxi lerte trovis la TTT-pagxojn, kiuj ligilas ree al TTT-ejo. (En la angla lingvo, back signifas "dorso" kaj "ree", do BackRub estas ludo de vortoj).

Je 1998, Google estis populara cxe Stanford, sed Page kaj Brin ne povis vendi la sercxilon al Yahoo?, AltaVista? kaj Excite?, kiuj ne komprenis. Sed [Andy BECHTOLSHEIM]?, unu el la fondintoj de [Sun Microsystems]?, ja komprenis la potencon de Google kaj arangxis la monon por fondi kompanion. Do Google naskigxis je la Interreto je septembro 1998.

Page estas filo de profesoro de komputiko cxe [Michigan State University]?. Page sxatis komputilojn? ekde la agxo de ses. Li ecx konstruis presilon el la LEGO-ludilo. LEGO instruis lin multe pri la naturo de masxinoj. Kiel knabo li ankaux sxatis sxrauxbilojn, per kiuj li malmuntis la masxinojn de lia patro. Lia heroo estis la inventisto Tesla?.

La nuna amibicio de Page: Google kiu ne nur komprenas unuopajn vortojn, sed la fluon kaj signifon de lingvo; kiu ne nur bekas al vortoj, sed povas respondi al demandoj.

Lia TTT-pagxo cxe Stanford: http://hci.stanford.edu/~page/

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Serĉu: