[Hejmen]LEGO-Ludilo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lego estas konstru-ludilo kun briketoj kombineblaj, simplaj, facile uzeblaj, sed kun senfinaj ebloj. La briketo estas plastika (acrylonitrile butadiene styrene) kaj ekkuniĝas kun klako. Estas briketoj ruĝaj, bluaj, verdaj, blankaj kaj flavaj. La briketoj estas konstrueroj, funkciantaj kiel atomoj aŭ ĉeloj?.

La LEGO-ludilo venas de la dana kompanio LEGO, kiu fabrikas plastikajn ludilojn. Inter 1949 kaj 1998 ĝi fabrikis pli ol du miliardojn briketojn. La nomo devenas de "leg godt", la dana por "ludu bone".

Je 1998, la kompanio enkondukis je [LEGO Mindstorms]?, kun kiu vi eĉ povas konstrui roboton? el la briketoj. La roboto rulas la operaciumon? LegOS? kaj estas programebla per la C Komputillingvo.

TTT-paĝo de la kompanio: http://www.lego.com/


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 7, 2002 9:41 pm by jacob.student.uib.no (diferencoj)
Serĉu: