Ĉe Stanford, Page estis studento de [Terry WINOGRAD]?. Google originale estis studenta esploro, kiun Page kaj Brin nomis BackRub ("Masaĝo de Dorso"), ĉar ĝi lerte trovis la TTT-paĝojn, kiuj ligilas ree al TTT-ejo. (En la angla lingvo, back signifas "dorso" kaj "ree", do BackRub estas ludo de vortoj).
Je 1998, Google estis populara ĉe Stanford, sed Page kaj Brin ne povis vendi la serĉilon al Yahoo?, AltaVista? kaj Excite?, kiuj ne komprenis. Sed [Andy BECHTOLSHEIM]?, unu el la fondintoj de [Sun Microsystems]?, ja komprenis la potencon de Google kaj aranĝis la monon por fondi kompanion. Do Google naskiĝis je la Interreto je septembro 1998.
Page estas filo de profesoro de komputiko ĉe [Michigan State University]?. Page ŝatis komputilojn? ekde la aĝo de ses. Li eĉ konstruis presilon el la LEGO-ludilo. LEGO instruis lin multe pri la naturo de maŝinoj. Kiel knabo li ankaŭ ŝatis ŝraŭbilojn, per kiuj li malmuntis la maŝinojn de lia patro. Lia heroo estis la inventisto Tesla?.
La nuna amibicio de Page: Google kiu ne nur komprenas unuopajn vortojn, sed la fluon kaj signifon de lingvo; kiu ne nur bekas al vortoj, sed povas respondi al demandoj.
Lia TTT-paĝo ĉe Stanford: http://hci.stanford.edu/~page/