[Hejmen]Teodoro De Mopsuestio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 9-a revisio:
Teodoro de Mopsuestio (350-428) el Antioĥia?, Sirio estis episkopo? de Mopsuestio?, Kilikio? en Anatolio? kaj estis grava kristana filozofo. La plej fama el liaj studentoj estis Nestorio?, kiu fondis la herezon nestorianismon. Nestorianoj nomas Teodoron "la Interpretanto" ĉar ili sekvas lian interpreton de la Biblio. Teodoro estis amiko de [Sankta Johano Krizostomo]?, kiu konvinkis lin sindoni al kristana filozofio. Kvankam li estas preskaŭ nekonata ne nia tempo, li estis tre influa en sia tempo.

La instruoj de Teodoro ne estis kondamnita kiel hereza en sia tempo. Tio ne okazis ĝis delonge post lia morto, kiam liaj verkoj fariĝis aŭtoritato por la herezoj nestorianismo kaj pelagianismo?.

Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, praktika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.

Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio?. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥia emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum la de Aleksandrio? emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.

Lia kristologio?....

La multaj verkoj de Teodoro estas perdita. Li batalis forte kontraŭ herezo de apolinarianismo?.

Teodoro estis studento de la [Diodoro de Tarso]?.

Pli ol cent jaroj post lia morto, iujn el liaj verkoj kaj lian doktrinon estis kondamnita kiel hereza ĉe la [Dua Koncilio de Konstantinopolo]? je 533.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 10, 2002 8:53 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: