La instruoj de Teodoro ne estis kondamnita kiel hereza en sia tempo. Tio okazis en la jarcento posta.
Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, praktika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.
Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio?. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥia emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum la de Aleksandrio? emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.
Lia kristologio?....
La multaj verkoj de Teodoro estas perdita. Li batalis forte kontraŭ herezo de apolinarianismo?.
Teodoro estis studento de la [Diodoro de Tarso]?.
En la jaro de lia morto (428), lia studento Nestorio fariĝis [Patriarko de Konstantinopolo]?.
Post morto: Je 451 ĉe la [Koncilio de Kalcedonio]?, la Eklezio nomis lin "heroldo de la vero kaj doktoro de la Eklezio". Sed je 533 ĉe la [Dua Koncilio de Konstantinopolo]?, la Eklezio kondamnis iujn el liaj verkoj kaj lian doktrinon pri la Enkarniĝo de Kristo kiel hereza. En tiu tempo, Teodoro fariĝis aŭtoritato inter la herezuloj de nestorianismo kaj pelagianismo?.