Perl estas interpreta programlingvo por skribi skriptojn. Ĝi forigas la bezonon por uzi kelkajn malsamajn ilojn por projekto. Ĝi enhavas multajn de la plej bonaj kapabloj de C, awk, sed, ŝelskriptoj kaj BASIC, inter aliaj fontoj. Ĝi estas vaste uzata sur la TTT por skribi CGI? skriptojn, kaj kelkaj versioj de Vikio uzas ĝin.
Multaj programistoj kontribuis pli ol 400 modulojn por multaj taskoj. Ili estas haveblaj ĉe la Tutampleksa Perla ArĥivReto (angle, Comprehensive Perl Archive Network, http:/www.cpan.org). Tiu ampleksas interfacojn al multaj datumbazoj kiel Postgres, Oracle kaj Sybase. Ĝi ankaŭ havas modulojn por krei kaj analizi HTML kaj XML. Perlo subtenas Unikodon.