[Hejmen]XML

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

XML, mallongigo por la angla eXtensible Markup Language (etendebla marklingvo) estas lingvo por sendi kaj ricevi strukturitan informon inter komputiloj? kaj homoj, kutime tra la TTT. Se informo estas sendebla kiel tekstaranĝo, ĝi estas sendebla kiel XML. XML fariĝas la lingvo universala de teksta datumo.

Kiel HTML, XML estas lingvo de kodoj? (vortoj interkrampitaj de < kaj >) kaj atribuoj. Sed en XML la kodoj ne havas fiksitan signifon. La signifo estas afero de la uzantoj de la XML-igita informo -- la programoj? (kaj eĉ homoj) kiuj ĝin legas. XML prezentas, programoj kaj homoj interpretas.

Pro tio, XML eble ŝajnas malpli utila ol HTML, sed la inverso pravas. Pro la disigo de kodo kaj signifo:

Ĉar XML estas regulema kaj teksta, ĝi estas facile ripari por homo, kaj proceziloj por XML estas facile verki.

Ĉar XML estas teksta, ĝi ja ne estas kompakta, sed pro la kompaktiloj gzip? kaj zip? kaj la aŭtomata kompaktado de http:?, tio ne gravas.

XML estas limigita formo de SGML? por la TTT. SGML mem, kutime uzita por teknikaj dokumentoj, estas multe pli ĝenerala ol XML, sed tro kompleksa por la TTT. XML estas la trafa subseto.

XML estas pli ĝenerala ol HTML. HTML ankaŭ estas limigita formo de SGML, sed HTML kiel lingvo por transdoni informon tra la reto --al homoj, al komputiloj -- estas nun tro malfleksebla kaj limigita kaj nun bezonas TTT-legilon grandan kaj dinosaŭran. XML estas pli ĝenerala, malgranda, regulema, traktebla kaj fleksebla ol HTML aŭ iu ajn malnova metodo de tekstaranĝo.

XHTML estas formo de HTML kiu ankaŭ estas formo de XML. Ĝi estas treege kongrua kun HTML 4. HTML ne plu evoluos: ne estos HTML 5, sed anstataŭ versioj de XHTML, kiu prenos la rolon de HTML.

Per ilo de XSLT? vi povas transformi tekston en XML al HTML, PDF?, PostScript?, WML?, klara teksto, ktp. XSLT estas lingvo kiu difinas kiel transformi tekston en XML al alian tekstaranĝon.

La plej novaj TTT-legiloj komprenas XML-an, sed por montri TTT-paĝon, la XML ne sufiĉas, ĉar XML nur priskribas la informon, ne la interpreton aŭ aperon de la informon sur la paĝo. Por tio, vi devas uzi ilon de XSLT aŭ stilfolion? (CSS?).

Ekzemplo de TTT-ejo? en Esperanto verkita per XML estas la Reta Vortaro ĉe Lepsiko?.

SOAP? estas norma metodo por komunikado inter objektoj per XML tra la TTT.

...

Vidu ankaŭ: SGML?, HTML, XHTML, XSLT?, CSS?, DTD?, SOAP?, TTT


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 13, 2002 4:50 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: