[Hejmen]Perl

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Perl estas komputika lingvo kreis de [Larry WALL]? kiel sistemadministrilo. Li dissendis la 1.0 version al la Uzreta novaĵgrupo je Oktobro 1987. Ekde tiam ĝi allogis pli kaj pli uzantoj kaj kontribuantoj. Ĝi estas malfermita programo havebla per aŭ la GPL aŭ ĝia propra Arta Permesilo (angle, Artistic License, http://www.perl.com/language/misc/Artistic.html).

Perl estas interpreta programlingvo por skribi skriptojn. Ĝi forigas la bezonon por uzi kelkajn malsamajn ilojn por projekto. Ĝi enhavas multajn de la plej bonaj kapabloj de C, awk, sed, ŝelskriptoj kaj BASIC, inter aliaj fontoj. Ĝi estas vaste uzata sur la TTT por skribi CGI? skriptojn, kaj kelkaj versioj de Vikio uzas ĝin.

Multaj programistoj kontribuis pli ol 400 modulojn por multaj taskoj. Ili estas haveblaj ĉe la Tutampleksa Perla ArĥivReto (angle, Comprehensive Perl Archive Network, http:/www.cpan.org). Tiu ampleksas interfacojn al multaj datumbazoj kiel Postgres, Oracle kaj Sybase. Ĝi ankaŭ havas modulojn por krei kaj analizi HTML kaj XML. Perlo subtenas Unikodon.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 1, 2002 12:29 pm by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: