[Hejmen]GPL

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La GPL (angla mallongigo de GNU Public License, "Publika Permesilo de GNU?") estas kopirajto kiu postulas, ke la kopirajtito estu libera kaj publika kaj restas libera kaj publika.

Ĝenerale, vi rajtas libere kopii kaj uzi GPL-aĵon, sed vi ne rajtas privatigi aŭ malliberigi ĝin kaj, per tio, gajni monon. Vi rajtas gajni monon per GPL-aĵo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu eble pagi vin por plibonigi GPL-aĵon aŭ provizi helpon pri ĝi).

Alia nomo por la GPL estas la kopimalrajto (angle, copyleft).

La GPL estas la invento de [Richard STALLMAN]?, inventinto de Emakso, GNU? kaj la ideo de libera fonto metodo de softvara disvolviĝo, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la sukceso de Linukso de Linus TORVALDS.

La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "[La Manifesto de GNU]?" de Stallman.

Permesilo simila al la GPL estas la GFDL, sub kiu staras la Vikipedio.

[GPL en Esperanto] [La GPL en aliaj lingvoj]


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 8, 2002 12:33 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: