[Hejmen]Hobeso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Tomaso HOBESO (1588-1679) (angle, Thomas Hobbes, [Ta'masHabz]) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo. KvankamKartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso iliankoraŭ estis duone antaŭmodernismaj; Hobeso, aliflanke, estis plejpartemodernisma, la unua filozofo kies mondbildo? estas tute moderna. En politikafilozofio, Hobeso estas la baptopatro de la banana respubliko?.

Vivo

Havinte nur 15 jarojn, Hobeso iris alMagdalena Kolegio de Oksfordoje 1603, diplomiĝinte en 1608. En 1629 li enangligis Tucididon, la greka historiisto (la traduko restas unu el la plej bona en la anglan de Tucidido) kaj komencis studi Eŭklidon. Hobesoĉefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito. Dum lamilito, Hobeso sekvis la familion al Francio, kie li loĝis dum 1640-51. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo,ekzemple Galileo, Gassendi kaj Kartezio. En 1646 en Parizo, liinstruis la estontan anglan reĝon, Karlo II, kaj komencis verki sianmajstran verkon, la Leviathan. Je ĝia eldono, en 1651, li malamikigis la eklezion en Francio pro ĝia tuta materialismo, kaj tial li revenis al sia patrolando.

Verko

Lia majstra verko estas la Leviathan. En ĝi li klarigas sian teorio?n prinaturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Ĝi enkondukis du grandan disvolviĝon:

La Leviathan estas fama precipe por ĝia politiko:Laŭ Hobeso, homo estas nature egoisma, sia vivo "aĉa, besta,mallonga". Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, ĉiu homovivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo deperforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuanpolitikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca reĝo aŭ registo. Tiaregisto estas super leĝo, estante la leĝo mem. Kvankam la nuna civitanone konsentis al tia civito, ĉar siaj antaŭuloj tiele konsentis kajfordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraŭ restas valida.(Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malriĉa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stulteco).

La rezulto de la rezonado de Hobeso favoris reĝecon, sed lia metodo pliposte estos uzita por subteni demokration. Hobeso opiniis kedemokratio estas malbona reĝimo: ĝi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Ĝi estas malbona ideo disvastigita de la klasikajlibroj de la grekoj. En tio, Lokeo tutemalkonsentis, estinte lia ĉefa kontraŭulo en politika filozofio.

Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita eĉ deMarkso. Antaŭ Hobeso, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple,Platono), per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp.

Post Morto

Lia politika filozofio ne estis akceptita nek en sia tago nek nia, nek de la demokrato, la reĝisto nek la marksisto. Tamen ĝi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico,Bentham kaj Mill?. Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto estis pluigita de Spinozo, Rousseau kaj Lokeo. Kvankam atakita en sia tago, sia materialisma mondbildo nun estasvulgara en la Okcidento, precipe inter siaj samlingvanoj. Lia baptofilo, Deneto, nun ellaboras tute materialistanklarigon pri konscio kaj menso.

Alivorte, dum la rezultoj de Hobeso ne daŭris, sia metodo kaj antaŭ supozitoj ja daŭras kaj influas la modernan mondbildon.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 6, 2001 6:35 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: