La biblioteko de Nag-Hamado (jc IV) (angle,
Nag Hammadi,
transskribo de la araba) estas libraro de skriboj de
gnostikismo eltrovita en
1945 en kruĉo
en kaverno en la tre seka dezerto de
Egipto. La
libroj estis kaŝitaj tie de monaĥo en
la jarcento IV por la fino
de la mondo, kiam la fido estis malaperanta for de la mondo. La kaŝado
eble estis en respondo al la ordono en
367 de Atanazio, episkopo de
Aleksandrio
?, por forigi iu ajn herezajn skribojn. La Eklezio tiam batalis
kontraŭ la pli forta
arianismo, ne gnostikismo. La biblioteko estis
eltrovita trans la rivero de la araba urbo Nag-Hamado kaj estas proksime de
la antikva monaĥejo de Sankta Pakomio.
En la biblioteko estas kristanaj skriboj kiuj ne aperas en
la Biblio. Inter aliaj:
-
La evangelio de Tomaso
- La evangelio de Filipo
- La evangelio de Vero
- La apokrifo? de Jakobo
- La apokrifo de Johano (tri versioj)
- La apokalipso de Paŭlo
- La agoj de Petro kaj la 12 Apostoloj
- La traktado pri la Releviĝo
- La triparta traktado
Ankaŭ en la biblioteko estas parto de la Respubliko?
(588a-589b) de Platono.
La libroj ne devenas de unu skolo aŭ branĉo de gnostikismo. Ĝi
atestas pri gnostikismoj valentinaj, setianaj, kaj novplatonismaj.
Entute la biblioteko enhavas 13 librojn kun 54 verkoj, skribitaj en
la kopta lingvo, la
antaŭ-araba lingvo de Egipto. La kovriloj de la libroj estas ledaj kaj la
folioj papirusaj. La verkoj estis tradukitaj el la greka.
La libroj montras kristanismon kiu
delonge malaperis, en kiu:
- Dio estas vira kaj virina
- En la Ĝardeno de Edeno, la Serpento pravas, Dio mensogas.
- La lukto de vivo ne estas kontraŭ peko, sed kontraŭ iluzio
- Jesuo kisas Marian Magdalenan, buŝo
al buŝo
- Maria Magdalena estas preferita de Jesuo super Petro
- Jesuo ridas sur la kruco kaj dancis antaŭvespere
- La Dio de Moseo estas ĉarlatano kiu fuŝe kreis la mondon kaj ne
estas la vera Dio. Li eĉ seksatencis Evan.
Antaŭ la eltrovo de Nag-Hamado, nia ĉefa fonto pri gnostikismo estis
la atakoj de la katolika sanktulo Ireneo.
Kvankam nesimpatia, lia priskribo ja estis tre preciza.
/Priparolu