[Hejmen]Nag-Hamado

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La biblioteko de Nag-Hamado (jc IV) (angle, Nag Hammadi, transskribo de la araba) estas libraro de skriboj de gnostikismo eltrovita en 1945 en kruĉo en kaverno en la tre seka dezerto de Egipto. La libroj estis kaŝitaj tie de monaĥo en la jarcento IV por la fino de la mondo, kiam la fido estis malaperanta for de la mondo. La kaŝado eble estis en respondo al la ordono en 367 de Atanazio, episkopo de Aleksandrio?, por forigi iu ajn herezajn skribojn. La Eklezio tiam batalis kontraŭ la pli forta arianismo, ne gnostikismo. La biblioteko estis eltrovita trans la rivero de la araba urbo Nag-Hamado kaj estas proksime de la antikva monaĥejo de Sankta Pakomio.

En la biblioteko estas kristanaj skriboj kiuj ne aperas en la Biblio. Inter aliaj:

Ankaŭ en la biblioteko estas parto de la Respubliko? (588a-589b) de Platono.

La libroj ne devenas de unu skolo aŭ branĉo de gnostikismo. Ĝi atestas pri gnostikismoj valentinaj, setianaj, kaj novplatonismaj.

Entute la biblioteko enhavas 13 librojn kun 54 verkoj, skribitaj en la kopta lingvo, la antaŭ-araba lingvo de Egipto. La kovriloj de la libroj estas ledaj kaj la folioj papirusaj. La verkoj estis tradukitaj el la greka.

La libroj montras kristanismon kiu delonge malaperis, en kiu:

Antaŭ la eltrovo de Nag-Hamado, nia ĉefa fonto pri gnostikismo estis la atakoj de la katolika sanktulo Ireneo. Kvankam nesimpatia, lia priskribo ja estis tre preciza.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita December 8, 2001 10:14 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: