Karlo MARKSO (
1818-
83) (germane,
Karl Marx) estis
filozofo el
Germanio kiu fondis la skolon de marksismo
? per sia
hegela analizo kaj kritiko de
kapitalismo
?.
Markso diris ke kapitalismo
? fariĝos, post lukto inter
la burĝaro
? kaj proletaro
?, komunismon
?. Marksismo aplikita paceme al
demokratio estas socialismo
?. Dum la
20-a jarcento, komunismo
kaj socialismo floris inter
1917-
89, precipe en
Eŭropo kaj
Azio,
precipe en
Rusio,
Ĉinio,
Vjet-Namo,
Kubo,
Etiopio,
Svedio,
Kamboĝo,
Britio,
kaj
(efemere)
Ĉilio.
Klare, Markso grave influis la jarcenton 20.
Markso estis juda laŭ etno, luterano laŭ religio, ateisto laŭ kredo,
germana laŭ naskiĝo kaj brita laŭ lando. Li loĝis malriĉe kaj sen
posteno en Londono? kun sia familio, esplorinte kaj verkinte en la
biblioteko de la [Brita Muzeo]?.
Markso vidis historion kiel lukto inter klasoj?. Markso estas
materialisma?, kredinte ke historio kaj ĉiu ago de homo estas bazita, rekte
aŭ nerekte, sur la materia stato de homo, alivorte sur la ekonomio?. Markso
ankaŭ estis hegelisma, tial li vidis ĉion
kiel lukto inter kontraŭoj, lukto kiel finiĝas post tempo en nova,
plibona sintezo (tial, Markso kredis al la ideo de progreso?). Ekzemple,
kapitalismo venas el la lukto inter la nobelaro kaj la burĝaro.
Per tia analizo pri historio kaj pri kapitalismo, Markso konkludis ke la
proletaro luktos kontraŭ la burĝaro kaj renversos kapitalismon por
starigi komunismon, sub kiu la proletaro regos, [privata posedaĵo]?
fariĝos malbona memoro kaj ŝtata potenco forvelkos.
En sia analizo, Markso montris kiel kapitalismo estas maljusta:
la kapitalisto, per sia kapitalo?, aĉetas kaj kunigas enigaĵojn -- krudajn
materialojn, laboron?, maŝinon?, konstruojn, ktp -- por fari eligaĵon -- la
produkton?. Li povas vendi la produkton je prezo pli alta ol la fizikaj
enigaĵoj pro la aldono de laboro. Tial la profito? devenas de la aldono de
laboro. Sed por havi la profiton por si mem, la kapitalisto devas friponi
siajn laborantojn: li pagas al la laborantoj malpli da mono ol ili gajnis
por la kompanio. Alivorte, la kapitalisto ŝtelas la profiton el la
poŝo de siaj laborantoj.
Kvankam Markso estis juda sole laŭ etno, lia bildo de la estonta mondo
similas al la de la profetoj? de la Biblio,
kiuj ankaŭ antaŭdiris pri estonta mondordo de justeco kaj venĝo por
la malriĉularo.
Markso kredis ke komunisma revolucio ekos en
Germanio, sed fakte ĝi ekis en
Rusio (1917) kaj poste en
Ĉinio, Vjet-Namo,
Kamboĝo, Etiopio, Kubo kaj aliaj, zenitinte ĉirkaŭ 1980.
Plejparte ne la proletaro sed la kamparano ribelis kontraŭ beba
kapitalismo aŭ eĉ kontraŭ reĝo. Komunismo fine venis al orienta
Germanio, sed nur sub la rusa glavo. Inter 1989-91, kiam la politika
kaj ekonomia potenco de Rusio disfalis,
komunismo en orienta Eŭropo ankaŭ disfalis.
Marksismo estis disvastigita en okcidenta Eŭropo precipe kiel
socialismo, precipe en la nordo, kaj kiel marksismo
universitata, kie baza marksismo fariĝis parto de la mensa meblaro de
la intelektularo. Sed depost 1989, marksismo perdis multe de kredo
pro la disfalo de Eŭropa komunismo.
La ideo de historio kiel materialisma, progresema kaj la rezulto de
lukto kaj etapoj estas tiel vulgara en la Okcidenta ke multaj ne
rekonas ĝin kiel marksisma. Eble ĉar
Darvino pensis simile laŭ vulgara kredo (sed
ne laŭ fakto).
Jen troveblas lia (kaj de Engels) [ Manifesto de la Komunista partio].
/Priparolu
?