Geografio >
Eŭropo > Britio
Lando en Okcidenta Eŭropo, sur la Britaj insuloj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando.
- Landkodo: GB.
- E-nomo: [a] Britujo, Grand-Britio; [o] Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando.
- Nacia nomo: [o] United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland.
- Areo: 244.013 kv.km.
- Adm. divido:
- Regionoj: Anglio, Skotlando, Kimrio, Nord-Irlando, Manikinsuloj, Manksinsulo
- Dependaj teritorioj: Angvilo?, Bermudoj?, [Brita Hindoceana Teritorio]?, [Britaj Virgulininsuloj]?, Falklandinsuloj?, Ĝibraltaro?, Kejmaninsuloj?, Moncerato?, [Pitkarna Insulo]?, Sent-Heleno?, Sud-Georgio? kaj Sud-Sandviĉinsuloj?, [Turkoj kaj Kajkoj]?
- Politika sistemo: parlamenta monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝino [Elizabeth II]? (reprezentanto de Windsor-dinastio, 40-a brita monarĥo, sur la trono de 1952).
- Registarestro: ĉefministro Antony Blair.
- Leĝdona organo: Palato de Lordoj (1.200 membroj) kaj Palato de Reprezentantoj (659 membroj).
- Politikaj partioj: Laborista partio (prez. A. Blair, fond. 1890), Konservativa partio (prez. W.Haig, fond. fino de 17-a jc.).
- Ĉefurbo: Londono? (7.300 mil).
- Urboj: Birmingamo (2.333 mil), Manĉestro (1.640 mil), Liverpolo (964 mil).
- Loĝantaro: 58.533 mil (1995), inter ili 77% angloj, 9% skotoj, 4% irlandanoj, 1% kimroj.
- Ŝtatlingvo: angla (ankaŭ kimra en Kimrio).
- Parollingvoj: angla, kimra?, skota?, irlanda?.
- Kredantoj: anglikanoj, katolikoj, presbiterianoj?.
- GNP: totala - 1.231 mlrd $; pokapa - 18.700 $.
- Monunuo: pundo (=100 pencoj);
- Organizoj: [Brita Komunumo]? (1931), UNO (1945), NATO?, EU
- Historio: en 1931 kreiĝis Brita Komunumo, k iu unuigas 54 landojn (iamajn britaj dominiojn kaj koloniojn). En lastaj jardekoj loĝantaro de Skotlando kaj Kimrio aktive postulas fondiĝon de propraj parlamentoj. Katolika parto de Nord-Irlando postulas unuiĝon kun Irlanda Respubliko. Tio kaŭzis komencon de civila milito en tiu-ĉi regiono en 1961. En 1994 oni atingis interkonsenton pri fajrĉeso, sed la fina solvo de la problemo verŝajne venos post longa tempo.
- Heredaĵo: Darhema fortikaĵo kaj templo, Stonehenge, Westminster-palaco, Londona turo, Canterburry katedra templo, malnova kaj nova Edinburgo, Gwinned-kastelo kaj urbomuroj; anglosaksa eposo - Beovulf (X jc).
Britio, La Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando (angle United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland, ofte mallongigita al United Kingdom aŭ simple UK), kiu estas la oficiala nomo de la lando, konsistas el la reĝlandoj Anglio, Kimrio, kaj Skotlando (la tri landoj de Britio mem) kaj nordorienta peco de Irlando.
La Britaj Insuloj konsistas el Britio, Irlando, la Manikinsuloj apud Francio, Manksinsulo, kaj el multaj aliaj insuloj malgrandaj ĉirkaŭe. Tamen, en la jaro 1921, Irlando sendependiĝis, kaj nun nur ses kantonoj en la nordorienta parto de la insulo apartenas al la Unuiĝinta Regno. La insulo Britio mem (Great Britain: angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka pli granda insulo en la mondo.
La loĝantaro de la reĝlando en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono?, kaj la ŝtatestrino estas la reĝino [Elizabeth II]?.
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, Britio antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiu kontinento. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta [Brita Imperio]?. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multe el la iamaj kolonioj restas membroj de la malpli forta internacia asocio de la [Brita Regnaro]? (British Commonwealth).
'