[Hejmen]Kimrio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Britio > Kimrio

Kimrio (Cymru [kamri] kimre, Wales [ŭejlz] angle), estas malgranda montara lando en la okcidenta marborda de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra? Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanojn". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[landon de la] fremdlanduloj."

La areo de Kimrio estas 20.761 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 3.000.000.

Kiam la Anglosaksoj? invadis Brition, ili forpelis multajn Keltojn? Mez-Britiajn al Kimrio, jam loĝata de Keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La Kimroj rezistis la Anglojn; tamen en 1536, Kimrio unuiĝis kun Anglio. Hodiaŭ eble nur 600.000 Kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32,000 homoj parolas nur la kimran.

La ĉefurbo de Kimrio estas Cardiff/Caerdydd (315,000.)

Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 25, 2002 5:42 pm by 3E6B1FCB.aarh.stofanet.dk (diferencoj)
Serĉu: