(plusendita de Unuiĝinta Regno)

[Hejmen]Britio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Britio

Lando en Okcidenta Eŭropo, sur la Britaj insuloj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando.

Britio, La Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando (angle United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland, ofte mallongigita al United Kingdom aŭ simple UK), kiu estas la oficiala nomo de la lando, konsistas el la reĝlandoj Anglio, Kimrio, kaj Skotlando (la tri landoj de Britio mem) kaj nordorienta peco de Irlando.

La Britaj Insuloj konsistas el Britio, Irlando, la Manikinsuloj apud Francio, Manksinsulo, kaj el multaj aliaj insuloj malgrandaj ĉirkaŭe. Tamen, en la jaro 1921, Irlando sendependiĝis, kaj nun nur ses kantonoj en la nordorienta parto de la insulo apartenas al la Unuiĝinta Regno. La insulo Britio mem (Great Britain: angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka pli granda insulo en la mondo.

La loĝantaro de la reĝlando en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono?, kaj la ŝtatestrino estas la reĝino [Elizabeth II]?.

Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, Britio antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiu kontinento. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta [Brita Imperio]?. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multe el la iamaj kolonioj restas membroj de la malpli forta internacia asocio de la [Brita Regnaro]? (British Commonwealth). '


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 2, 2002 7:46 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: