[Hejmen]Nordio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Nordio; Regionoj
Nordio (skandinave 'Norden' "La Nordo", finne 'Pohjola' [POĤjola] "Nordo") estas la plej ofte esperantiste uzata nomo de regionego Nord-Eŭropa. Laŭkutime ĝi ampleksas la ŝtatojn de Skandinavio, Norvegio, Danio kaj Svedio, kune kun Islando, Finnlando/Suomio kaj la duon-memstaraj regionoj Feroaj Insuloj (Danio) kaj Alando (Finnlando).

Areo: 1 257 477 km2 Loĝantaro (ĉ. 2001): 24 061 000 Lingvoj parolataj: Islanda?, feroa?, [no rvega]?, sveda? (kun finnlandaj dialektoj), dana, platdiĉa/germana (ĉe la Dan-germana limo), finna, tornival-finna?, sameaj dialektoj, cigana?

Jena regionigo estas parte geografia, parte historia, parte politika.

Geografie, pro la aparteco kaj distanco al la kultura kaj milita centro de Eŭropo (Grekio, Italio, Francio, Germanio, Rusio...).

Historie, ĉar la skandinavoj kaj la islandanoj kaj la svedofinnoj? kaj la feroanoj ĉiuj idas de la ĝermanaj vikingoj?, parolante lingvojn vikingidajn kaj tial parte interkompr eneblaj, pr ecipe en Skandinavio, kie danoj, norvegoj kaj svedoj pl ejofte ne bezonas kroman interlingvon. La alia lingvaro de Nordio estas la finn-ugra?, parolata far finnoj kaj sameoj? en la tuta plejnordejo kontinenta de Nordio (kaj iom en najbara provinco d e Rusio). La kulturoj kaj regaj sistemoj de la nordi aj landoj tre similas unu la alian. Ĉiuj ĝermanaj landoj de Nordio (Norvegio, Danio, Svedio, Islando) uzas kronon? kiel valuton. Finnlande uzatas Eŭro.

Politike, per e de la [Nordia Konsilio]?, kiu seĝas en Islando. Tie k unvenas la nordiaj ĉefpolitikistoj de temp' al tempo, sed nur temas pri ideumejo, ne pri potenca organizo kiel Eŭropa Unio. Multaj nordianoj tamen revis pri Nordia Unio, kion il i trovas pli n atura unio ol la E.U. Eble tial la nordianoj estas la plej rezistemaj kontraŭ Eŭropa unuiĝo: El la kvin, nur Danio, Svedio kaj Finnlando membras en la unio menciita. Norvegio kaj Islando membras en NATO? kune kun Danio, dum Svedio int ernacie neŭtra las, kaj Finnlando iom dubemas pro la proksimeco al eksa Soveta Unio. La tri Skandinavaj landoj havas simbolajn gereĝojn, dum la du eksterskandinaviaj estas respublikoj?.

Politike, oni ankaŭ kalkulas No rd-Amerikan insulegon Groenlandon al Nordio (pro ties apart eneco al Danio). Geografie kaj historie, oni ofte kunkalkulas Ŝetlandajn Insulojn kaj Groenlandon kaj Baltion (ĉiuj iam kun vikingidaj enloĝantoj) kaj la finn-ugrajn regionojn de Rusio (Karelio kaj certaj partoj de la duoninsulo Kola?).

Antaŭ pli ol mil jaroj, la nordianoj multe ĝenis al la mondo, vikingumante tra Eŭropo, ĉeeŭropaj Azio kaj Afriko, kaj eĉ en Groenlando kaj [Nordamerik o]?, kiujn ili kiel la unuaj eŭropanoj malkovris. Hodiaŭ, la kvin landoj estas famekonataj tra la mondo kiel pacamaj demokratioj kopiindaj.

La simbolo? de Nordio estas Kvin Cignoj Flugantaj.

Ĉiuj flagoj de Nordio (krom l a Sameu ja) dividas komunan trajton: Unukolora fono sub [Skandin ava kruco]?, t. e. krista kruco maldekstren turnita ĝishorizontale.

La mez-aĝan? historion de Nordio markis longedaŭraj militoj kaj fridaj? kaj realaj inter la parto j okcidenta kaj orienta, reciproke regataj de Danio kaj Svedio. Pro tio, oni eĉ proponis Nordian flagon kombinantan je la farboj de la flagoj dana kaj sveda: ruĝa Skandinava kruco sur flava fono. Hodiaŭ ĝin nur utiligas kelkaj Nordiistoj? k i ∑


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 22, 2002 6:51 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: