[Hejmen]Milos LUKAS 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Milos LUKAS (1897?-1976) poligloto kaj majstra tradukanto, gimnazia profesoro de klasikaj lingvoj, filologo. En jaroj 1949 - 1951 komisiito por Esperanto en la ministerio por informoj kaj klerigo. El la originalo li ĉeĥigis? la estonan nacian eposon Kalevi-poeg, esperantigis versojn el la novgreka lingvo kaj el sanskrito, tradukis el la lingvoj albana?, kartvela? k.a. Li perfekte ĉeĥigis ĉiujn poemojn de Zamenhof, estas aŭtoro de multaj Esperantaj tradukoj el la ĉeĥa - ekz. en la Ĉeĥoslovaka Antologio, de la teatraĵo Nokto en Karluv Tyn de Vrchlicky, prezentita en la Vinohrady-Teatro por la XIII-a UK?, de la novelaro Muta barikado de Drda, k.a. Li kunlaboris al pluraj revuoj, ekz. Literatura Mondo. Komence de sia Esperanta kariero li uzis la pseŭdonimon Vaneso.

Mallonge idisto, li iĝis adepto de Esperanto en 1907, estis delegito de UEA dum jardekoj, de 1918 dumviva membro de UEA, Esperanto-klubestro en Trnava? (1934-1936), honora membro de la EK en Hradec Kralove (1947), ekzamena komisiito de EAĈSR, honora profesoro de [Cattedra Italiana di Esperanto]? en Bolonjo? (1919). Li gvidis kursojn de Esperanto kaj prelegis pri ĝi.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 17, 2002 4:40 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: