Proksimume en la dek-kvina jarcento a.K., la homoj, kiuj parolis la vedan? (sanktan) sanskritan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la sanskritaj kleruloj skribis la Vedojn? (Rig-Veda, Sama-Veda, Jajur-Veda, Atharva-Veda). Ankaŭ la Avesto, sankta libro de la zoroastranoj?, estas skribita en la veda sanskrita.
Post la kvina jarcento a.K., la sanskrita fariĝis lokaj dialektoj, la pakritaj (naturaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis pakrite. Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en la sanskrita, kaj la religiaj verkoj de la vedanto?, la sankhjo?, la jogo?, la budhismo. Ankaŭ skribiĝis la Upanishadoj? sanskrite.
Oni kutime skribas la sanskritan per la devanagari-a? skribado.
La sanskrita kaj prakritaj fariĝis la "patrino" de la nunaj lingvoj hindia?, urdua?, bengala?, guĝarata?, panĝaba?, marata?, nepala?, kaj la [sinhala lingvo]? de Sri-Lanko?.