Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la [7-a de februaro]? 1979 ĝis la [11-a de februaro]? 1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a).
Plutono havas atmosfero?n de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn.
Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudukoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Io, Eŭropa, Ganimedo, Kalisto, Titano kaj Tritono) estas pli larĝaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno.