Li predikis kontraŭ arianismo, kristana herezo kiu diras ke Jesuo estis homo sed ne Dio. Li donis la ĝustan esprimon pri la Sankta Triunuo kontraŭ la arianisma herezo. Imperiestro Valenzo eksoficigis lin el lia episkopeco, sed post la morto de Valenzo, Gregoro denove estis enoficigita.
Same kiel Aŭgusteno, Gregoro estas grava kristana filozofo kiu helpis transformi kristanismon laŭ platona filozofo. En kristana filozofo, li sekvis Origenon. Same kiel Origeno, li kredis ke ni havas materian korpon kiel puno pro originala peko (la peko de Adamo?. Laŭ kristanismo, ni ĉiuj heredas ĉi tiun pekon ĉar Adamo estis la unua homo kaj ni heredas lian naturon, pekon kaj ĉion).
En 381 Gregoro partoprenis en la Ĝenerala (dua) Konsilaro de Konstantinopolo, kiu verkis la Kredon Nicea (mallonga konfeso de la kristana kredo al kiu ĉiuj kristano?j povas konsenti).
/Priparolu