--[[Bjørn]]
Mi pensas, ke ni ne devas inventi novajn politiko-geografiajn nomojn, eĉ por tiel nobla intenco, kia estas neŭtraleco. Ni riskas, ke tio forprenos de ni multegan tempon, ĉar post Mezoriento nepre venos Azio (ĝi signifas "oriento"-n en asiria lingvo - estas pura eŭropcentrismaĵo), poste Eŭropo ("okcidento" en la sama lingvo - estas azicentrismaĵo), Malgrand-Azio (eble por iuj granda!) kaj ĝia sinonimo Anatolio (ankaŭ "oriento", sed en greka lingvo), Aŭstralio (suda), Pacifiko (foje granda) k.a.
Se ĉiuj pensas ke Mezoriento kaj ĝia antaŭa signifo Levanto ne plu taŭgas, mi proponas uzi simplan geografian terminon: Sud-Okcidenta Azio. Ĉar Azio estas unu tuto (sendepende de ĝia etimologio!), ni povas erari minimume. Vi povas diri, ke ĉi tiuj du nocioj ne koincidas unu al alia. Certe vi estas prava - sed neniu povas ĝuste difini kio estas Mezoriento: ĉu nur Palestino, aŭ +Sirio-Jordanio, aŭ ++Turkio, aŭ ... mi mem vidis 3 aŭ 4 signifojn.
Interalie, t.n. Mezoriento, laŭ ĉiu konata senco, situas en Azio, sed ne inter Eŭropo kaj Azio.
-- Avtandil
Avtandil, vi miksas du aferojn malsamajn: La etimo de vorto ne egalas la nunan asociigaĵon de la vorto. Kvankam Azio signifas "orienton" en la Asiria lingvo, tio TUTE ne gravas, ĉar en Esperanto, ĝi signifas nure "Azion", sen ajna asociigo al "oriento". Etimologio ja estas amuzaĵo por lingvamantoj, sed kiam temas pri vortoj ankoraŭ centelcente analizeblaj por ordinaraj lingvouzantoj, kontraŭlogikaj neneŭtralaĵoj laŭ mi estas tute superfluaj. Ke Anatolio signifas "orienton" por grekoj estas je ilia bono, ĉar tiele ili bonege komprenas, pri kia areo temas: Tiu oriente de Grekio. Ke la sama vorto nur signifas "Turkian Ĉefinsulon", sen tuja direkt-sciigo, por esperantistoj simile estas je nia bono, ĉar ni loĝas en la tuta mondo, kaj ne bezonas la samajn informojn kiel tiuj nure vivantaj en Grekio. Por Esperantisto ne regantan eŭropan lingvon, la "Mezoriento" povas esti ie ajn, depende de ŝlia hejmloko. En ĉi tiu aparta kazo ni tial, laŭ mi, ne nur devas, sed estas devigitaj inventi "novan politiko-geografian nomon".
Ni devas zorge distingi inter laŭetima kaj laŭvorta signifoj, kaj ne esti blindigataj de etimologio. Eĉ se ĉiuj esperantistoj tuj aŭdinte la vorton Aŭstralio tuj komprenus signifon "Suda Lando", tio ne estus ege problema, ĉar vere Aŭstralio situas sufiĉe proksime al la Suda Poluso. Ĉiuokaze, ne egzistas poluso orienta, nek okcidenta; kaj samtiel ne kulturo orienta aŭ okcidenta, sed nur Eŭrop(id)a, Okcidentazia, Orientazia ktp.
-- [[Bjørn]]
Ĉu ni devas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu paĝo al Kontinento anstataŭ Kontinentoj? --Chuck SMITH