Etnografio >
Etno >
Hindeŭropa Familio > Kelta grupo
Grupo de popoloj en Hindeŭropa lingvofamilio. Dividiĝas je subgrupoj Gojdela kaj Brita.
Etnoj de la grupo | Kvanto |
Irlandanoj | 7.800.000 |
Bretonoj | 1.050.000 |
Kimroj | 1.000.000 |
Gaeloj | 80.000 |
BRETONOJ
- Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
- Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio), 1,05 mln (1992).
- Lingvo: bretona.
- Kredantoj: katolikoj.
GAELOJ
- Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
- Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
- Lingvo: gaela.
- Kredantoj: katolikoj.
IRLANDANOJ
- Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
- Lingvo: irlanda.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
KIMROJ
- Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
- Popolo en Britio, ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
- Lingvo: kimra.
- Kredantoj: precipe anglikanoj.