[Hejmen]Bretonio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Eŭropo > Francio > Bretonio

Bretonio (franclingve Bretagne [bĥetanj'], bretonlingve Breizh [bĥejĵ]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud la Atlantika Oceano.

Kiel administra regiono, Bretonio entenas kvar departementojn: [Bordoj de Armoro]?, Finistero?, [Ilo kaj Vileno]?, Morbihano?. Historie Bretonio entenas ankaŭ la areon de la departemento Atlantika Luaro.

Areo: 27 184 km², loĝantaro: 2 904 600 loĝantoj (1999).

Ĉef-urbo: Rennes. Aliaj ĉefaj urboj: Quimper?, Saint-Brieuc?, Vannes?. Plia granda urbo en historia Bretonio: Nanto.

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca tamen la bretona? ankoraŭ sufiĉe viglas kaj oni estimas ke kelkaj centoj da miloj personoj kapablas paroli ĝin tra la historia Bretonio.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 5, 2002 8:44 pm by Christophe FOUCHER (diferencoj)
Serĉu: