(plusendita de Isaac NEWTON)

[Hejmen]Neŭtono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Neŭtono (1642-1727) (angle, Isaac Newton) estis brita sorĉisto, alĥemiisto, numerologo, matematikisto kaj fizikisto, la plej bona sciencisto de iu ajn epoko, kiu eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito? kaj infiniteziman kalkulon (Lejbnico sendepende eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Neŭtono klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero , kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo nek la de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Neŭtono firme najlis modernan sciencon en la mondbildo?n de la Okcidento kaj instigis la Iluminecon de la 18-a jarcento.

La fiziko de Neŭtono, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis 20-a jarcento, kiu vidis la alvenon de la fiziko de Ejnstejno kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Neŭtono enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj la de Gilberto pri magnetopovo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis tute mekanika.

Neŭtono studis ĉe Triunuo de Kembriĝo 1661?-68?. Li plejparte ignoris siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis sin. Kiam Kembriĝo estis malfermita de la pesto de 1665-66?, Neŭtono revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li fariĝis profesoro? de matematiko ĉe Triunuo.

Neŭtono klarigas sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687):

la tri leĝoj de movo:

  1. La leĝo de inercio: Korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.

  2. F=ma: forto (F) egalas la maso (m) obligita de la akcelo (a).

  3. Se du korpoj efikas per fortoj sur unun de la alia, tiuj ĉi fortoj havas la saman grandojn kaj mala direktojn.

La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movita de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movita de forto...

la leĝo de universala gravito:

Laŭ legendo, unufoje kiam Neŭtono sidis sub pomujo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo sur la kapo kaj en tiu momento ekvidis la unecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Neŭtono malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ la leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.

Pli precize:

F = (G * m1 * m2) / (r ^ 2)

kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj G estas

universala konstanto.

Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.

aliaĵoj

La patro de Neŭtono estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de Neŭtono. Lia vicpatro estis bienestro.

Religie Neŭtono estis publike anglikana, sed private li ne kredis al la Triunuo sed kredis ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la anglikanan sakramenton.

Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, la de Laplaco), Neŭtono mem ne vidis la mondon tiele, kies mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerlogion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Neŭtono helpis fondi modernismon, la moderna mondbildo de la Okcidento, Neŭtono mem pensis antaŭmonderne.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 9:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: