[Hejmen]JSP

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

JavaServer Pages (JSP), aŭ servilpaĝoj por Ĝavo, servas TTT-paĝojn, kiuj estas kreitaj per Ĝavo. En paĝo de JSP, vi povas miksi HTML-on de la TTT-paĝo kun Ĝavo. La servilo?, la maŝino en kiu la TTT-ejo? vivas, interpretas la HTML-on kaj Ĝavo por krei la paĝon. Vi eĉ povas krei novajn kodojn por la HTML de la paĝo.

Ekzemplo tre simpla:

<H1>Hello, world! It's <%= new Date() %></H1>

La kodo inter la <% kaj %> estas en Ĝavo. La cetera estas en HTML.

TTT-ejo verkita en JSP estas portebla al iu ajn servilo kiu subtenas JSP-on. JSP estas la respondo de Sun al la ASP? de Microsoft?, kiu, laŭvice, estas ĝia respondo al la tre antikva kaj malfacila teknologio de CGI?.

TTT-ejo de JSP kutime estas modelita laŭ la paradigmo de MVC.

JSP kaj servletoj

JSP estas etendo de servletoj : Ĝava kodo kiu vivas en la servilo, anstataŭ en la TTT-legilo mem (kie vivas apletoj). Por bone kompreni JSP-on, vi devas kompreni servletojn, per kiuj JSP estas realigita. Programado per JSP estas pli facila kaj pli rapida ol programado senpere per la servletoj mem, ĉar la servilo de JSP aŭtomate traktas pri multaj detaloj.

Kiel JSP estas realigita: servilo de JSP kreas servleton el Ĝavo kaj HTML de la TTT-paĝo kaj, laŭvice, la servleto skribas paĝon en HTML, kiu estas sendita al la TTT-legilo. Se la paĝo estas revizita, la HTML-on ne estas rekreita, krom se la JSP de la paĝo ŝanĝis de post la lasta vizito.

Serviloj de JSP

Tomcat estas bona servilo kiu subtenas JSP-on kaj servletojn. Ĝi estas la oficiala normo laŭ Sun. Ĝi estas publika (de fonto malfermita) kaj senkosta ĉe http://jakarta.apache.org/

...

Kritiko

JSP kaj HTML

Verkado per JSP estas multe pli malfacile ol verkado simple per HTML, ĉar vi devas sperti pri Ĝavo. Sed pli da sperto, pli da kapablo.

La unua vizito al paĝo de JSP estas pli malrapida ol vizito al paĝo de HTML, ĉar la servilo devas kreas Ĝavan programo?n, traduki ĝin, ruli ĝin kaj tiam sendi la paĝon de HTML. Sed post la unua vizito, la servilo konservas kaj servas la HTML-on ĝis la JSP de la paĝo ŝanĝas.

JSP kaj ASP

JSP estas pli bona ol ASP ĉar la subtenanta lingvo, Ĝavo, estas pli fleksebla, legebla kaj trafa ol [Visual Basic]? (la subtenanta lingvo de ASP). Kaj JSP ne estas limigita al servilo vindoza, kiel estas ASP.

...


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 20, 2002 6:06 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: