C++ estas komputika lingvo inventita de [Bjarne STROUSTRUP]?. Li intencis ke ĝi estus objektema ido de C. Fakte, li unue nomis ĝin "C Kun Klasoj" (angle "C With Classes").
C++ estas preskaŭ plene kongrua kun C. C++ tradukilo povas traduki C programojn, kaj oni povas ligi kaj C kaj C++ funkciojn en unu programo.
Malsame ol Ĝavo, C++ subtenas multoblan heredadon (t.e. klaso povas heredi de pli ol unu patra klaso).