[Hejmen]Lispo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lispo estas komputika lingvo inventita de [John McCarthy]? je 1958 ĉe MIT, komence ĵus kiel matematika notacio, sed poste enkarnigita kiel komputillingvo de siaj studentoj. Ofte, sed ne ekzklusive, ĝi estas interpretita lingvo. Lispo estas plej ofte konata kiel la lingvo de artefarita intelekto. Lispo estas funkcia lingvo.

Lispo ankaŭ estas la lingvo por konfiguri Emakso kaj AutoCad?. Fakte, unu artikolo diris lastatempe ke la plej ofta uzo de Lispo nuntempe estas por skribi etendaĵojn por tiuj iloj.

Lispo ne havas multe da sintakso. Ordonoj en ĝi havas la formon:

  (ordono argumento ...)

Ĉiu argumento povas esti voko al alia funkcio:

  (ordono (alia-funkcio argumento-por-alia) argumento-por-ordono)

Ĉi tio helpas skribi programojn por artefarita intelekto ĉar datumo en Lispo havas la saman formon kiel programoj. Oni povas skribi funkciojn kiuj povas skribi aŭ ŝanĝi aliajn funkciojn.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 27, 2002 12:49 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: