Etnonimo sin prezentas apartan specon de historia leksiko. Ĝi estas nomo de diversaj tipoj de etnokomunumoj: nacioj, popoloj, triboj, gentoj. Etnonimojn, ilian genezon, disvastigon, funkciadon kaj strukturon pristudas scienco Etnonimiko (greke ethnos - gento, popolo, onyma - nomo). Ĝi estas parto de Onomastiko.
Inter etnonimoj oni distingas makroetnonimojn - nomoj de grandaj etnoj aŭ etnaj grupoj, foje komprenita kiel vasta komunumo de genetike malsamaj popoloj (amerikanoj, araboj, ĉinoj, rusoj) kaj mikroetnonimoj - nomoj de malgrandaj etnaj grupoj (irokezoj, peĉenegoj, k.a.).
Etnonimoj povas estis aŭtoetnonimoj - etnaj kaj tribaj memnomoj, kaj aloetnonimoj - nomoj donitaj al ili de aliaj popoloj. Ekzemple, germanoj sin nomas "Deutschen", sed aliaj tute diverse - allemand (francoj), nemec (rusoj), tedeschi (italianoj) ktp.
Memnomo de etnoj kutime klarigeblas kiel "popolo", "homo", "parolanto en iu lingvo", "siaj homoj". La sama memnomo "Deutschen" etimologie devenas de malnovgermana diot - "popolo", duitisk - "popola".
Ĝenerale etnonimoj konformas kun la loknomoj, kie loĝas etnoj. Tiu konformeco povas esti rekta, kiam landnomo devenas de etnonomoj - greko/Grekio, franco/Francio, au inversa, kiam etnonimo formiĝis el landnomo - Ukrajno/ukrajnano, Kanado/kanadano. Chi tiu vico de nomoj estas konata kiel Etnotoponimoj.
Proksimaj al etnonimoj estas nomoj de loĝantoj, kreita de diversaj loknomoj - eŭropanoj, afrikanoj, kaŭkazianoj, siberianoj. Ili estas nomata Etnoĥoronimoj.
Apartan tipon de nomoj prezentas Lingvonimoj - nomoj de lingvoj, kiuj servas al certaj etnoj kaj popoloj kaj devenas de etnonimoj, francoj/franca lingvo, eŭskoj/eŭska lingvo.
Jen listo de kelkaj etnoj, kies memnomoj diferencas de ĝenerale konataj nomoj aŭ havas klarigeblan signifon.
| Etno | Memnomo | Signifo |
| Albanoj? | ŝkiptar | "ŝĉip" - "paroli kompreneble" |
| Apaĉoj? | ndee, dine | "popolo" |
| Araukanoj? | mapuĉe | "popolo de tero" |
| Armenoj | haj | tribnomo antikva |
| Atapaskoj? | dene, na-dene | "popolo" |
| Afganoj? | puŝtun | - |
| Afrikaneroj? | buroj | "kamparano" - nederlande |
| Aztekoj | asteki, nahua | - |
| Balkaroj? | taulu | "montarano" |
| Berberoj? | amazig | "homo" |
| Buŝmanoj? | boosjeman | "arbara homo" |
| Bhotioj? | bhotija | nepale "tibetano" |
| Ĉeĉenoj? | noĥĉij | - |
| Ĉerokoj? | - | "homoj de kaverno" |
| Ĉinoj? | ĥanĵen | - |
| Delavaroj? | lenape | "vera homo" |
| Dunsianoj? | dunsjan | "orienta vilaĝo" |
| Eŭskoj | euskaldunak | "parolantoj de la Eŭska lingvo" |
| Finnoj? | suomalaiset | - |
| Fulboj? | fulbe | "dissemitaj" |
| Gaoŝanoj? | gaoŝan | ĉine "montarano" |
| Grekoj? | elines | - |
| Ĝuangoj? | patrasa-ara | "vestita de folioj" |
| Hotentotoj? | koj-kojn | "popolo de popoloj" |
| Ĥantoj? | ĥante | "homo" |
| Ĥazareanoj? | ĥazara | perse - "mil" |
| Japanoj | niĥondzin | - |
| Kabardianoj? | adige | nomo de metaetno |
| Koptoj? | - | de greka "Aigyptios" |
| Koreanoj | ĉoson saram | - |
| Ladinoj? | ladini | de latina "latinus" |
| Malajanoj? | orang-melaju | "homoj el Melaju-lando" |
| Maorioj? | maori | "ordinara" |
| Marianoj? | marij | "homo" |
| Nenecoj? | nenec | "homo" |
| Nganasanoj? | nganasan | "homo" |
| Norvegoj? | nordmenn | "nordaj (ge)viroj" |
| Papuoj? | papuva | indonezie - "krispa" |
| Pigmeoj? | - | "pygmaios" - greke "pugno-ampleka" |
| Rumanoj? | roman | latine "romanus" - "romiano" |
| Santaloj? | ĥor | "homo" |
| Singaloj? | sinhala | "leona gento" |
| Sindhoj? | sindhu | sanskrite "Induso" (rivernomo) |
| Suahiloj? | waswahili | "homoj el bordo", arabe "sahel" - "bordo" |
| Tagaloj? | tagailog | "loĝantaj ĉe akvo" |
| Telugoj? | andhra | - |
| Tibetanoj? | pjoba | - |
| Vedoj | vedan | tamile "ĉasisto" |