(plusendita de Ejnstejn)

[Hejmen]Ejnstejno

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Alberto EJNSTEJNO (1879-1955), (germane: Albert Einstein [albert ajnŝtajn]) la plej fama sciencisto de la 20-a jarcento, estis la svisa fizikisto kiu eltrovis la teorion? de speciala kaj ĝenerala relativeco je 1905 kaj 1915.

Vivo

Ejnstejno naskiĝis en Germanio, sed iris al Svislando por studi kaj labori kaj, post kiam la Nazioj? forprenis lian germanan civitecon je 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton? (loĝinte ĉe 112 Mercer St).

En Usono je 1939, li sendis leteron al Prezidento Roosevelt?, konsilinte lin konstrui atombombon? bazitan sur siaj teorioj, supozinte (malkorekte) ke Germanio konstruis tian bombon. Post ses jaroj, Usono konstruis du atombombojn, sed bombis per ili ne Germanion sed Japanion, je 1945 por fini la [Duan Mondmiliton]?.

Verko

El lia teorio de relativeco venis la fama formulo:

E=mc²

La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, materio egalante energion laŭ la rapideco de lumo ( c = 299.792,458 km/s²). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.

La teorio de relativeco ankaŭ diras ke neniu povas iri pli rapide ol lumoc. Sed ju pli rapide iu iri proksime de c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemelo iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta -- ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide.

La teorio ankaŭ skribas pri gravito? kiel faldo en spaco....

Implica en la teorio de Ejnstejno estas la [nigra truo]?: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, iu povus iri pli rapida ol lumo, kio, laŭ Ejnstejno, estas malebla. Iuj opinias ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj.

Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Ejnstejno ne povis kredi al kvantummekaniko?, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvigita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determinebla. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Ejnstejno ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al [Max BORN]?):

Mi neniam kredos ke Dio ĵetkubas pri la mondo.

Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Siaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.

Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Ejnstejno esploris pri la [Grandioza Unuigita Teorio]? (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.

Cerbo

La cerbo? de Ejnstejno ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por ia ajn diferenco. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la [parieta lobo]? estas 15% pli larĝa ol la norma, la [fendo de Sylvia]? tre mallonga kaj la [tempia lobo]? iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Ejnstejno ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo kiu estas tre granda, estas la loko kie sciencistoj nun kredas, ke la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Ejnstejno ja estis genio?.

IK

Laŭ legendo, la IQ aŭ IK ([intelekta koeficiento]?) de Ejnstejno estis super 200. Sed mi ne povas trovi iun ajn ateston por subteni la legendon. Laŭ miaj esploroj, ĝi estas ĉirkaŭ 150. Tion surprizis min. Mi ofertas du klarigojn por la ŝajne malalta poento:

Skribtablo

La skribtablo de Ejnstejno...

Dio

Ejnstejno estis judo? laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne laŭ religio. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Ejnstejno kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, li ne ĵetkubas pri la mondo. Li kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence, Li estas pala, diisma versio de Jehovo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Ejnstejno ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de Jehovo), ke la plejalta devo de homo estas vivi morale.

Pri religio kaj scienco, Ejnstejno unufoje diris, "Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda."

Ejnstejno ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (cionismo?). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 11:00 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: