(plusendita de Charles Darwin)

[Hejmen]Darvino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Darvino (1809-82) (angle, Charles DARWIN? [ĉarlz darŭin]) estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion? de evoluismo, kiun li klarigis en gravega verko, Origin of Species ("Origino de Specioj") eldonita en 1859. Kune kun la [genetika teorio]? de la aŭstra monaĥo Mendelo? pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.

Kiel junulo, Darvino studis la medicinan kaj pastoran artojn. Sed, en 1831, havinte 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la Tero en la ŝipo HMS Beagle,, dum kvin jarojn. La ŝipo esploris en detalo la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo. Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de Lyell? pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantaĵojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis -- precipe en la insuloj de Galapago?, kie ĉiu insulo havis sian propran specon de testudo?, fingo? kaj marigvano?.

Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokojn. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de samaspektismo?. La kontraŭa, tradicia skolo, katastrofismo?, diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, por ekzemplo. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo.

Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.

En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojaĝon en Vojaĝo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, [Erasmo DARVINO]?, Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas -- la rezulton li vidis en Galapago kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigis ĝian kielon. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj -- homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion -- sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venontan generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?

La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso?. Maltuso diris ke homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naskigi la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis [naturan elekton]?. Ĝi estas la klarigo de evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de evoluismo.

Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj diris pri ĝi sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis libron ĉar evoluo staris kontraŭ kristanismon, la sincera fido de multaj de liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel diris la unua ĉapitro de Genezo?.

Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, [Alfred Russel WALLACE]? sendis leteron al Darvino, petinte konsilon. Wallace ankaŭ vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, ankaŭ studis vivon de insuloj (la de Indonezio), ankaŭ legis Maltuson, kaj ankaŭ eltrovis la ideon de natura elekto. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Wallace anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, Origin of Species ("Origino de Specio"), kiu klarigas kaj subtenas sian teorion de evoluismo.

Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Wallace. Wallace kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, [Descent of Man]? ("Deveno de Homo") en 1871.

Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne konis kiel tio okazis. Genoj? estis eltrovitaj poste de Mendelo? kaj aliaj.

La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la Okcidento? kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto (kaj kun 9 megadenaroj -- li estis de familio riĉa kiu fabrikis ceramikajn potojn por la burĝaro?).

Post morto, la evoluismo de Darvino naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon? , kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajn aŭ imperialismajn praktikojn.

Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la fundamentismo? (ne konfuzenda kun la [Esperanta fundamentismo]?); lastatempe tiu movado naskis la kreismon?, kiu proponas la unuan ĉapitron kiel serioza scienco, do estas kontraŭ-evoluisma.

Nun troviĝas en la TTT provizora (ankoraŭ plenigota kaj polurenda) Esperanta traduko de Origino de Specioj, kiun ni ŝuldas al Klivo Lendon: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/origino/


Originala Fonto: Enciklopedio Kalblanda kaj Enciklopedio Cigneta.
/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 29, 2002 1:03 pm by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: