(plusendita de Antarkta)

[Hejmen]Antarkto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Kontinentoj > Antarkto
Kun 13.209.000 km2, Antarkto estas la kvina kontinento? en la mondo en areo, post Azio, Afriko, Nordameriko kaj Sudameriko, sed ĝi estas pli granda ol AŭstralioEŭropo. La 98 % el tiu kontinenta tero estas glaĉero aŭ bankizo, kun alteco inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90% de la monda glacio, 29.000.000 km3, estas en Antarkto. La Antarkta bankizo, kun meza diko de 3 kilometroj, enhavas pli nesalakvon ol la cetero de la tero. Sed spite de tio, la kontinento estas plejparte dezerto: malmulte da pluvo kaj neĝo falas tie. La [Suda Poluso]?, ekzemple, nur ricevas 2 cm da nova neĝo po jaro. Sed la neĝo neniam degelas...

Antarkto estas pli malvarma ol la Arkto?, ĉar:

  1. La Arkto estas oceano, ne tero kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
  2. Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80% da la varmo el la suno.
  3. La meza alteco de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol la maro de la Arkto. Do la aero estas pli maldensa, do pli malvarma.
  4. La vento en Antarkto estas tre forta.

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas -55°C (218K).

Se la neĝo kaj glacio iam degelas, Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kiel arkipelago. Antarkto havas bedon de karbo, do la kontinento unufoje estis varma kaj marĉa.

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en la [Antarkta Oceano]?, kaj sekrete atingis la kontinenton. En 1838, la usonano [Charles Wilkes]? pruvis, ke Antarkto estis vere kontinento. Je la [11-a de decembro]?, 1911, la norvego [Roald Amundsen]? estis la unua homo atingi la Sudan Poluson, eble la loko plej malvarma en la mondo. La brito [Robert F. Scott]? ankaŭ atingis la poluson 35 tagojn poste, sed li kaj lia grupo pereis tie.

Hodiaŭ, inter 1000 kaj 4000 scientistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantajn loĝantarojn. Ĉiujare, pli da 10.000 turistoj vizitas Antarkton.

Marsupiuloj? unufoje loĝis en Antarkto. Tiuj alvenis al Antarkto el Aŭstralio dum la eoceno?, kiam la du kontinento estis ankoraŭ unu. Antarkto ne disiĝis de Aŭstralio ĝis la mioceno?. La kontinento nun estas plejparte la loĝejo de balenoj?, fokoj?, sciencistoj, pingvenoj? kaj aliaj birdoj. Homo estas la sola granda animalo kiu nun loĝas en la koro de la kontinento.

Antarkto havas la plimulton de la rokoj eltrovitaj, kiuj venis el Marso al Tero.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 9:32 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: