[Hejmen]Historio de Locke

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Revizio 2 . . January 24, 2002 10:07 am fare de Stefano KALB [Lokeo->Locke]
Revizio 1 . . December 8, 2001 8:09 am fare de Stefano KALB [alidirekto al Lokeo]
  

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1c1,102
#REDIRECT Lokeo
John Locke [gxan lak] (1632-1702?) estis
angla filozofo kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan
politikan filozofion de moderna demokratio
. Locke ankaux fondis
la skolon de brita empiriismo, kiu staris kontraux la de
racionalismo?, fondinte de Kartezio.

Locke plejparte filozofiis pri la naturo de scio kaj pri politiko.

naturo de scio




Kiel filozofo pri la naturo de scio, Locke fondis la skolon de empiriismo. En sia tago, la
regnanta skolo estis la de Kartezio, racionalismo?, kiu diris, ke la
bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Locke malkonsentis
kaj klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.

naturo de registaro




La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Locke. Por
deklari la sendependecon de Usono for de Britio,
[Thomas JEFFERSON]? skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la
politikan filozofion
de Locke (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj
de mi):



Ni supozas cxi tiujn verojn esti memevidentaj:



  1. ke cxiu homo estas kreinta egala,

  2. ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj
    rajtoj, ke inter cxi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post
    felicxeco
    ;

  3. ke por teni cxi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj,
    havigxante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;

  4. ke kiam iu ajn formo de registaro farigxas detruema al cxi tiuj celoj,
    la popolo rajtas sxangxi aux renversi gxin kaj starigi novan
    registaron
    , kusxante gxian fundamenton sur tiaj principoj, kaj
    organizante gxiajn potencojn en tian formon kiu sxajnas al ili la plej
    probable efiki sian sekurecon kaj felicxon.




- Thomas JEFFERSON, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776




Locke kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj
egala
, ke li celas esti felicxa kaj racie komprenas ke si devas pace
kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burgxa kredo. En tio, Locke
staris kontraux Hobbes, kiu supozas ke homo
estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Locke estas multe pli
libera ol la de Hobbes. Kie Hobbes donas cxiun rajton al la registaro kaj
neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj
socian ordon), Locke donas al la popolo, al la individuo la rajton de
"vivo, sano, libereco kaj posedajxo"
, donante al la registaro la
minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laux
Locke registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t.e., la
popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas
renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al
Hobbes (kiu vidis Brition sxiritan de enlanda militio), la grava dangxero
estis socia malpaco kaj hxaoso, sed al Locke gxi estis tiraneco kaj la
perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Locke.

Se Locke estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio,
Hobbes estas la de la [banana respubliko]?.

Locke kredas ke registaro devas gardi la posedajxon kaj rajton al
posedajxo
de siaj civitanoj (laux Locke, tio estas la cxefa celo de
registaro) tiel, ke homo povas gxui la frukton de sia laboro en paco. La
registaro ankaux devas gardi liberecon de religio -- escepte de
katolikismo kaj ateismo.

Locke ankaux diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj
saldoj
por gardi liberecon kaj gardi kontraux tiraneco. Tia sistemo
estas konstruis en la [konstitucio de Usono]?.

En la [jarcento XVIII]?, [Adam Smith]?, skota ekonomikisto, poste
klarigis kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera
merkato, t.e., kapitalismo?. Sed la ideo ke la ekonomio?
funkcius pli bone sen registara regado devenas de Locke.

Poste, en la [jarcento XIX]?, la brita filozofo Mill?
disvolvigis la politikon de Locke pri demokratio, socio kaj libereco.

Locke klarigis sian politikon en la verko
Second Treatise of Government ("Dua Traktajxo pri
Registaro?") en 1690.

La unua, malpli fama traktajxo, parenteze, argumentas kontraux la
ideo ke la rajto de regxo al regado devenas de Dio.
Hobbes ankaux argumentis kontraux tio. Dum
ambaux Hobbes kaj Locke konsentis ke tia rajto devenas de la popolo, Hobbes
diras ke la rajto estis fordonita por cxiam, dum Locke diras ke gxi estas
retenabla.



Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Serĉu: