Linus TORVALDS estas la kreinto de la kerno de la Linuksa mastrumsistemo. Li ankoraux gvidas kaj ordigas la laboron pri gxi, sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno. |
Linus Benedict TORVALDS (1969- ), komputikisto el Helsinko?, Finnlando, estas la kreinto de la kerno de la Linuksa mastrumsistemo, kiun li kreis je 1991 kiel studento cxe la [Universitato de Helsinko]? . Li ankoraux gvidas kaj ordigas la laboron pri gxi, sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno. En 1997 li translogxigxis al [Silicia Valo]? en Kalifornio, Usono, kie li nun laboras cxe la kompanio Transmeta?. Kvankam Torvalds estas de Finnlando kaj rigardas sin kiel finno, lia denaska lingvo estas la [sveda lingvo]?. |