[Hejmen]Linus TORVALDS

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Linus Benedict TORVALDS (1969- ), komputikisto el Helsinko?, Finnlando, estas la kreinto de la kerno de la Linuksa mastrumsistemo, kiun li kreis je 1991 kiel studento ĉe la [Universitato de Helsinko]? . Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri ĝi, sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.

En 1997 li transloĝiĝis al [Silicia Valo]? en Kalifornio, Usono, kie li nun laboras ĉe la kompanio Transmeta?.

Kvankam Torvalds estas de Finnlando kaj rigardas sin kiel finno, lia denaska lingvo estas la [sveda lingvo]?.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 15, 2002 12:38 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: