Davido HUMO (1711-76) (angle, David Hume, [Dej'ved Hjum]) estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li pusxis la analizon de Locke kaj Berkeley? al gxia logika sed absurda rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo. VivoKlerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Humo logxis en Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktajxo de Homa Naturo (1739-40). Simpligita versio de gxia unua parto poste farigxis lia fama Pri Homa Kompreno (1748). Dum 1754-62, Humo verkis historion de Anglio kiu, spite de eraroj, farigxis la norma verko pro gxia pura stilo. En 1763, Humo revenis al Parizo por esti sekretario al al brita ambasado. Tie li renkontis Rousseau-on kaj ili amikigxis. Poste Humo helpis Rousseau-on rifugxi en Britio. Humo eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkasxa ateisto. Hodiaux sur la TTT li estas unu el la plej popularaj filozofoj. VerkoHumo estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li ecx dubis la ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la suno morgaux superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel kredo gxi ne estas bazita sur logiko? aux racio?. Multe de nia "scio" pri la mondo estas de simila sxablono: kauxzo kaj fizika legxo nure priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj kunajxoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la reguleco kaj kutimeco kiun gxi hazarde havas. En la deka cxapitiro de Pri Homa Kompreno, Humo disputis kontraux la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi: miraklo, laux difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aux eraro ol la vero. Humo estis skolano de empiriismo, skolo fondita de Locke. Sed la empiriismo de Humo farigxis efektive skeptikismo. Humo diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj logiko. Li estis ateisto, kaj estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto gxis morto. Konsilo al la LegantoSe vi miras pri la vereco de religio, scienco aux ateismo, legu Humon! /Priparolu |
#REDIRECT Hume |